My Favorite Things

El Vikipedio, la libera enciklopedio
My Favorite Things
muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1959
vdr

My Favorite Things estas kanto el la muzikalo The Sound of Music ekestinta en 1959 kaj el la samnoma filmo. La kanton, rapida valso, komponis Richard Rodgers, la teksto devenas de Oscar Hammerstein la 2-a. En la filma versio ĝin kantas Julie Andrews. My Favorite Things fariĝis ĵaza normkanto interpretata de multaj elstaraj ĵazmuzikistoj.

Temo kaj strukturo de la kanto[redakti | redakti fonton]

La melodio konsistas el relative egalaj kvaronnotoj, kiuj konvenas al la litanio de la antaŭverkita teksto, kiu gurdas ŝatataĵojn: Ekde pluvgutoj sur rozoj kaj brunecaj ĉevaltoj trans freŝa pomkuko kaj sledotintilado ĝis knabinoj blankrobaj. Ĉiuj ĉi aĵoj povas kuraĝigi onin, se oni pensas pri ili, dum kiam oni malbonfartas. Alec Wilder sentis la melodion „strange cerbuma“.[1]

Efikohistorio[redakti | redakti fonton]

Pro sia populareco en Anglalingvujo la peco estis antaŭaĵo por multaj elstaraj muzikistoj, ekzemple John Coltrane kaj Dave Brubeck, por propraj versioj, kiuj kondukis en modalan ĵazon. Coltrane uzis – komence en 1960 sur la albumo My Favorite Things – sian treege ŝanĝitan version, je kiu li daŭre ripetis la komencon („Raindrops on roses …“), interrompite de solo-ostinatoj. Dum la sekvaj jaroj li ludis la pecon je preskaŭ ĉiu koncerto, tiel ke ĝi kvazaŭ fariĝis lia rekonmelodio. La Koltrejna popularigo de la titolo efikis, ke ankaŭ ĵazkantistoj kiel Sarah Vaughan (1961), Mark Murphy (1961), Betty Carter (1964) aŭ Al Jarreau (1969 kaj denove 1994 duope kun Kathleen Battle) interpretis la kanton. Pli malfrue per ĝi eksperimentis Maria João (duope kun Aki Takase en 1987) aŭ David Moss (kiel solaĵo en 1990).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans-Jürgen Schaal (eldonisto): Jazz-Standards. Das Lexikon. Bärenreiter, Kassel 2004 (3. Auflage), ISBN 978-3-7618-1414-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. cit. l. Schaal, Jazzstandards, p. 333