Myohyang-san

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Myohyang-san
Pohyon templo

Myohyang-sanMonto Mjohjang (koree 묘향산) estas monto en Nord-Pjongan, Nord-Koreio (40.03N, 126.28E). La nomo devenas de la mistikaj formoj kaj parfumoj kiuj troviĝas en la loko.

Myohyang-san estas turisma vidindaĵo kaj multaj naciaj turistoj vizitas ĝin ĉiu jare. Kelkaj marŝadaj vojoj ekzistas ĉi tie. Krom la belvido, turistoj estas allogitaj de la Pohyon templo, konstruita en la 11-a jarcento, la Sangwon ermitejo, la Kumgang ermitejo, aŭ la Habiro ermitejo.

La Ryongmun kaverno estas ankaŭ malfermita publike. La Internacia Amikeca Ekspozicia centro situas ĉe la monto, unu el plej grandaj trezorejoj en la mondo.

La Hyangsan Hotelo servas al luksaj vizitantoj, kaj la Chongchon Hotelo estas dua klasa Hotelo.