Márton Schreiner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Márton Schreiner
Persona informo
Naskiĝo 8-an de junio 1863 (1863-06-08)
en Oradea
Morto 9-an de oktobro 1926 (1926-10-09) (63-jaraĝa)
en Lankwitz
Tombo Juda tombejo Berlin-Weißensee
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo filozofoorientalistorabeno
vdr

SCHREINER Márton (pro. ŝrajner) estis hungara rabeno, orientalisto, religifilozofo naskita en Nagyvárad la 8-an de junio 1863 kaj mortinta en la kvartalo Lankwitz de Berlino la 9-an de oktobro 1926.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Márton Schreiner studis lingvistikon en la Universitato de Budapeŝto, gvide de Ignác Goldziher, li finis teologion en la Instituto Landa por Rabeninstruado. Li estis rabeno en 1886 en Dunapentele, en 1887 en Csurgó, de 1891 profesoro de Landa Israelida Porinstruista Lernejo, de 1894 profesoro de Lehranstalt für die Wissenschaft des Judentums de Berlino. En1902 li malsaniĝis je menso. Li estis esploristo de juda-araba literaturo, de koncernoj de araba literaturo al judoj kaj de religifilozofio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Adalékok a bibliai szöveg kiejtésének történetéhez (Bp., 1885);
  • Az iszlám vallásos mozgalmai az első négy században (Bp., 1889);
  • Zur Geschichte der Polemik zwischen Juden und Muhammedanern (Zeitschrift der Deutschen morgenländischen Gesellschaft, XLII., 1889);
  • Zur Geschichte des Asaritenthums (Leiden, 1890);
  • Der Kalâm in der jüdischen Literatur (Berlin, 1895);
  • Studien über Jeschua ben Jehuda (Berlin, 1900).

Fontoj[redakti | redakti fonton]