Nándor Bacsó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nándor Bacsó
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1904 (1904-03-13)
en Szolnok
Morto 29-an de majo 1974 (1974-05-29) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato de Pécs
Okupo
Okupo meteologo • klimatologo • universitata instruisto
vdr

Nándor Bacsó [baĉO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bacsó Nándor estis hungara meteologo, profesoro.

Nándor Bacsó [1] naskiĝis la 13-an de marto 1904 en Szolnok. Li mortis la 29-an de majo 1974 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nándor Bacsó frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány. Ekde 1927 li laboris en Tutlanda Meteologia instituto, sed ekde la sama jaro li ankaŭ instruis. En 1941 li doktoriĝis en Universitato de Pécs. En 1953 li kandidatiĝis. En 1957 li iĝis katedrestro, post 2 jaroj li denove doktoriĝis. Li redaktis fakrevuon, krome li kontribuis pri meteologio.

Li ricevis 2 memormedalojn. Li edziĝis dufoje, resume li havis 2 filojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Mikroklíma és növényzet a Bükkfennsíkon (1934)
  • A hőmérséklet szélső értékei Magyarországon (1952)
  • Bevezetés az agrometeorológiába (1958)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.