Năsăud
Năsăud [nɘsɘud] (hungare: Naszód naso:d, germane: Nussdorf) estas urbo en Rumanio ĉe la sudokcidenta piedo de la Radna-montaro sur la dekstra bordo de Someşul Mare nordokcidente de Bistriţa. Administre apartenas al ĝi Jidoviţa, Luşca, Liviu Rebreanu (Năsăud).
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 3 501 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, germanoj); en 1992 10 740 (rumanoj).
Historio
Ĝia unua mencio skribe estas en 1264. Ĝiaj originaj loĝantoj, la saksoj estis translokitaj kaj anstataŭ ili estis kolonigiitaj rumanoj. Ĝi estis unu el gravaj kulturaj centroj de la rumanoj en Transilvanio. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Beszterce-Naszód).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj personoj
- George Coşbuc tie lernis inter 1876 kaj 1884 la fama rumana poeto.
- Gheorghe Berindei (*24-a de marto 1924): pentristo.
- Nicolae Bretan (25-a de marto 1887 - Cluj, 1-a de decembro 1968): kantisto, reĝisoro, komponisto
- Oszkár Bárd; Wettenstein (6-a de majo 1893 - Dej, 19-a de decembro 1942): poeto, dramverkisto.
- József Denderle (24-a de decembro 1911 - Cluj-Napoca, 2-a de novembro 2002 ): piarista pastro, historiisto, lernolibrverkisto, tradukisto.
- Dezső Jenei (7-a de novembro 1919 - Kluĵo, 6-a de oktobro 2004): inĝeniero pri mekaniko, profesoro en la teknika universitato de Cluj-Napoca, vortarredaktoro.
- Veronica Micle, Veronica-Ana Câmpeanu (22-a de aprilo 1850 - Agapia, 4-a de aŭgusto 1889): poetino, amantino de Mihai Eminescu.
- Tibor Oláh (26-a de marto 1921 - Târgu Mureș, 3-a de majo 1996): literaturhistoriisto, kritikisto, redaktoro, tradukisto.
- Oszkár Engelberg (10-a de oktobro 1894 – Dej, 28-a de marto 1976): medicina fakverkisto.
- Constantin I. Moisil (8-a de decembro 1876 - 20-a de oktobro 1958, Bucureşti): historiisto, arkeologo.