Naŭ detruitaj vilaĝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Je la fino de la Unua Mondmilito, kiu daŭris de 1914 ĝis 1918, naŭ vilaĝoj de la departemento Meuse Mozlando estis tute detruitaj kaj baldaŭ estis decidata, ke ili ne estu rekonstruotaj. Tamen, ili restas komunumoj, kvankam ili plejparte ne plu havas loĝantojn, kaj la prefekto de la departemento nomumas tri personojn po vilaĝo sen loĝantaro kiuj administras la komunumon kiel konsilio.

Meuse[redakti | redakti fonton]

Jen la listo de la naŭ vilaĝoj kiuj cetere estis deklarataj "vilaĝoj pereintaj por Francio" :

  • Beaumont-en-Verdunois (186 loĝantoj en 1911, ekde 1918 neniu loĝantaro)
  • Bezonvaux (149 loĝantoj en 1911, ekde 1918 neniu loĝantaro)
  • Cumières-le-Mort-Homme (205 loĝantoj en 1911 ; 3 en 1921, kaj 1 en 1990)
  • Douaumont (kelkaj domoj rekonstruitaj ; 288 loĝantoj en 1911 ; 38 en 1921 kaj 10 en 1990)
  • Fleury-devant-Douaumont, apud la Mémorial de Verdun [Verduna Memormuzeo](422 loĝantoj en 1911 ; 12 en 1921 kaj 5 en 1990). Por ĉiamigi la memoraĵon de tiu-ĉi neniigita komunumo, alia komunumo de la departemento Calvados [elparolu KalvaDOS] en la franca regiono Normandie Normandio decidis en la jaro 1917 ŝanĝi sian nomon de "Allemagne", kiel ĝi nomiĝis ĝis tiu jaro, - tio signifas en la franca "Germanio" al Fleury-sur-Orne.
  • Haumont-près-Samogneux (131 loĝantoj en 1911 ; 5 en 1921 kaj 0 en 1990)
  • Louvemont-Côte-du-Poivre (183 loĝantoj en 1911, neniu ekde la milito)
  • Ornes (kelkaj domoj rekonstruitaj, 718 loĝantoj en 1911, 23 en 1921, 10 en 1990)
  • Vaux-devant-Damloup alinome Vaux rasé [kio signifas ternivele detruita] estis rekonstruata, kiel dekoj da aliaj kiuj estis malpli severe trafitaj.

Ekzistas aliaj vilaĝoj detruitaj en aliaj departementoj :

Marne[redakti | redakti fonton]

alie[redakti | redakti fonton]