Nacala

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nacala estas grandurbo, diocezo kaj grava havenurbo en Mozambiko. Ĝi estas pli precize konata, kiel "Cidade de Nacala", ĉar ekzistas alia urbo en Mozambiko nomita Nacala.

Mapo pri Mozambiko, kie Nacala estas trovebla en la nordorienta parto laŭ la oceano

Bazaj informoj

Geografio

Nacala situas en la nordorienta sekcio de la lando laŭ Hinda Oceano.

Historio

Nacala estis fondita en la 1970-aj jaroj. Ĝi estis urbeto por la haveno, ankaŭ agrikultura kaj komerca centro.

Ekonomio

Tie estas la plej profunda natura haveno sur la orienta marbordo de Afriko. Nacala estas loko de unu el tri cementofabrikoj en Mozambiko. En la agrikultura branĉo gravas la sisaloj kaj akaĵuoj.

Trafiko

Nacala havas flughavenon. Tie finiĝas ĉefvojo kaj fervojo el Malavio.

Marbordo de Nacala

Klimato

En Nacala la averaĝa temperaturo varias inter 15-32 °C. Jare pluvas po 810 mm. En ĉiuj monatoj pluvas-pluvetas, tamen plej ofte inter decembro-marto.

Vidindaĵoj

Fontoj