Nacia Artmuzeo de Danio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La fronta fasado de la muzeo.

La Nacia Artmuzeo de Danio (dane Statens Museum for Kunst) estas la ŝtata muzeo pri arto de Danio kaj la plej grava muzeo de la lando. Ĝi situas en la ĉefurbo Kopenhago. La muzeo estis konstruita inter 1889 kaj 1896 el planoj plenumitaj de Wilhelm Dahlerup kaj G.E.W. Møller, laŭ itala renesanca stilo.

Aŭtune de 1998 nova dependaĵo estis kreita de la arkitektoj Anna Maria Indrio kaj Mads Møller : ĝi estis konstruita en la parko malantaŭ la originala konstruaĵo, kaj estas konektita al ĝi pere de vitre kovrita aleo, la "strato de skulptaĵoj".

La muzeo entenas artkolektojn, kiuj datiĝas ĝis la 12-a jarcento. Interalie videblas verkoj fare de Tiziano kaj Mantegna, Rubens kaj Rembrandt, Cornelis Gijsbrechts, Eckersberg kaj Christen Købke sed ankaŭ Henri Matisse, Edvard Munch, Emil Nolde. Ankaŭ estas verkoj de la danaj artistoj Albert Gottschalk, Asger Jorn kaj Per Kirkeby.

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 55° 41′ 20″ N 12° 34′ 43″ O / 55.68889 °N, 12.57861 °O / 55.68889; 12.57861 (mapo)