Nacia Biblioteko de Porto-Riko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Biblioteko de Porto-Riko
nacia biblioteko
Komenco 1967 vd
Geografia situo 18° 27′ 49″ N, 66° 5′ 32″ U (mapo)18.463711105406-66.09219394275Koordinatoj: 18° 27′ 49″ N, 66° 5′ 32″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Puerta de Tierra Jail
Situo Porto-Riko
Nacia Biblioteko de Porto-Riko (Porto-Riko)
Nacia Biblioteko de Porto-Riko (Porto-Riko)
DEC
Nacia Biblioteko de Porto-Riko
Nacia Biblioteko de Porto-Riko
Lokigo de Porto-Riko en Usono
Map
Nacia Biblioteko de Porto-Riko
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Nacia Biblioteko de Porto-Riko (hispane Biblioteca Nacional de Puerto Rico) estas la nacia biblioteko de Porto-Riko. Ĝi estis establita en 1967 kiel la Biblioteca General de Puerto Rico, sekvante leĝaĵo N. 44 de la Puerto Rica Parlamento. [1] Ĝi malfermiĝis la 11-an de aprilo 1973. En 2003 ĝi estis renomita la Nacia Biblioteko de Porto-Riko, en Akto 188 el la 17-an de aŭgusto el tiu jaro. [1]

La specialaj kolektoj de la biblioteko inkludas la dominikanan kolekton de led-binditaj religiaj libroj de la 16-a ĝis la 19-a jarcentoj, la kolekton de Eugenio Maria de Hostos, kiu inkluzivas 1 300 jam ciferecajn manuskriptojn, kaj la privatan kolekton de Concha Melandz, literaturrecenzisto kaj iama profesoro ĉe la Universitato de Porto-Riko. [2]

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La biblioteko estas enhavita en la klasika deknaŭajarcenta konstruaĵo (foje, la konstruaĵo funkciis kiel la frontmontra fabriko de Bacardi Rumo), kune kun la Ĝenerala Arkivo de Porto-Riko.

La konstruaĵo situas en malnova San-Juano. Ĝi rigardas al Luis Muñes Rivera Parko. La biblioteko kaj arkivo dividas amfiteatron de 120-sidlokoj sur la stratnivelo. La konstruaĵo estis listigita en acia Registro de Historiaj Loko) en 1976 sub sia antaŭa nomo, Carcel de Puerta de Tierra.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Biblioteca Nacional de Puerto Rico.
  2. Gómez de Hillyer, Josefina.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Haidée Muñoz Solá (1992). "Biblioteca Nacional de Puerto Rico" (formato PDF). Boletín de la ANABAD (Hispane). Madrid: Asociación Española de Archiveros, Bibliotecarios, Museólogos y Documentalistas. 42. ISSN 0210-4164 – via University of La Rioja.