Nacia Gvardio (Brazilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Brazila Nacia Gvardio (Guarda Nacional) estis voluntula armeo de Brazilo en 19-a kaj frua 20-a jarcento. La Nacia Gvardio estis formata de urbaj civitanoj kiuj havis jaran rentumon super 200$000 kaj super 100$000 en aliaj regionoj. Sekve, nur nobeloj kaj egburĝoj povis partopreni de ĝi.

Ĝia celo estis asekuri la ordon, kaj la liberecon ne permesante la tiranecon aŭ la anarĥion. Ĝi devis defendi la konstitucion, la liberecon, la sendependon kaj la tuteco de la Brazila Imperio, konservi la pacon kaj la trankvilecon.

Per la Nacia Gvardio, la registraro celis fortigi la eliton kaj kontraŭbatali la forton de la armeo, kiu en Brazilo estis formata ĉefe de malriĉuloj kaj plebanoj.

En majo de 1831 la regento de imperio malaltigis la nombron de soldatoj de armeo de 30 mil al 14.342 homoj. En la 18-a de aŭgusto 1831, la registaro kreis la Nacian Gvardion kaj en 30 de aŭgusto la armeo havis nur 10 mil homojn. Tio kaŭzis militan ribelon en septembro, venkita de Nacia Gvardio. En 1832, ne plu estis trupoj de armeo en Rio-de-Ĵanejro.

La postenoj de Gvardio estis aĉeteblaj kaj heredaj. Iom post iom, la gvardio iĝis honora korporacio de nobelaro, post la unua ĝeneracio, la koloneloj kaj majoroj fakte ne partoprenis batalojn aŭ trejnojn, kaj nur aperis en paradoj, la fakta komando de gvardio apartenis al kapitanoj, kiuj estis pagsoldatoj. Ĝenerale, terposendantoj aĉetis aŭ heredis la postenon de kolonelo al si kaj de majoro al siaj filoj. Ankoraŭ hodiaŭ en internlando Brazila, homoj nomas "kolonelon" al terposedantoj kaj "majoro" signifas "nobelido".

La kapitanoj de tiu periodo estis nomataj "kapitanoj de arbaro", ĉar lia ĉefa funkcio estis ĉasi sklavojn kiuj fuĝis al arbaro. Ĝenerale, la kapitanoj komandis nur du aŭ tri homojn.

En la tempo de la Milito de la Trilanda Alianco (1864), Nacia Gvardio jam estis nur montrofenestro al nobuloj, sekve, ĝi preskaŭ ne partoprenis la militon. La profesia terarmeo, kiu partoprenis fakte de la milito, tiam postulis esti rigardata samrange kiel Nacia Gvardio.

Respublika Periodo

Post la fino de monarhio en Brazilo en 1889, komencis periodo de internaj militoj. Terposedantoj fariĝis senjoroj de vilaĝoj kaj urboj, post 1890. Prudente de Morais, la tria brazila prezidento, kreis politiko por pacigo de la lando. Subŝtatestroj estis ĉiam lokaj senjoroj kaj terposedantoj apogita de koloneloj de subŝtato. Ĉiu kolonoloj rajtis havigi privatan armeon, kiuj teorie estis batalionoj de Nacia Gvardio.

En tiu tempo, estis du tipoj de privatmilitistoj pagitaj de koloneloj: la Jagunços (/ĵagunsoz/), kiuj luktis pro fideleco al sia sinjoro; kaj la Cangaceiros (/kangaseiroz/) kiuj luktis laŭpage, sed ankaŭ disrabis vilaĝojn propavole. La plej famaj el ili estis Lampião, kiu ankaŭ ricevis la postenon "kapitano de Nacia Gvardio", por kontraŭbatali komunisman ribelon en 1920-jardeko.

Post la puĉo de Nova Ŝtato, Getúlio Vargas kuncentrigis la povon kaj malpermesis privatajn armeojn kaj fine estingis la "Nacian Gvardion".