Nacia Parko Iguacuo
| Nacia Parko Iguacuo* | ||
|---|---|---|
| Monda Heredaĵo | ||
|
|
||
| Akvofaloj Iguacuo
|
||
| Lando | ||
| Tipo | Natura heredaĵo | |
| Kriterioj | vii | |
| Fonto | 303 | |
| Regiono** | Latinameriko kaj Karibio | |
| Koordinatoj | 25°31′5″S 54°8′0″W / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por -25.51806 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">25.51806°S, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Registra historio | ||
| Registrado | 1984 (8-a Sesio) | |
| * Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo. ** Regiono laŭ klasigo de UNESKO. |
||
La Nacia Parko Iguacuo estas protektita areo de Argentino kreita en 1934 kun la celo konservi la ĉirkaŭon kaj biodiversecon de la Akvofaloj Iguacuo, kiuj estis portempe unu el la «Sep naturaj mirindaĵoj de la mondo». Ĝi situas tute en la Departemento Iguacuo, ĉirkaŭante la riveron Iguacuo en la norda ekstremo de la provinco Misiones; ĝi havas areon de 67 720 ha, limante kun la urbo Puerto Iguazú; ĝia orienta limo troviĝas je 17 km de la urbo Andresito. Ĝi estas ĉirkaŭata de du naciaj ŝoseoj: la 12 kaj la 101. En la brazila bordo troviĝas la Nacia parko Iguacuo, formante kune kun la argentina parko, protektitan areon de pli ol 2500 km², al kiuj aldoniĝas aliaj rezervejoj apudaj kiel Puerto Península. Ekde la jaro 1984, ĝi estas Monda heredaĵo de Unesko.