Nacia Parko Perito Moreno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Nacia Parko Perito Moreno, en hispana origine Parque nacional Perito Moreno estas nacia parko de Argentino, situanta en centrokcidento de la provinco Santa Cruz, lime kun Ĉilio. Ĝi enhavas 126 830 ha, en montara regiono fermita de valoj, kelkaj el kiuj situantas je pli ol 900 msm. La areo de la parko Perito Moreno subdividiĝas en du administraj areoj: nome nacia parko kun 85 500 ha, kaj la protektita areo kun uzeblaj rimedoj kaj 29 500 ha. La dekreto 2149/90 de 10a de oktobro de 1990 deklaris sektoron de la unua areo kiel strikta naturrezervejo.[1]

Geografio

Klimato

Reliefo

Hidrologio

Flaŭro kaj faŭno

Ene de tiu Parko oni registris ĝis 115 speciojn de birdoj, 5 el kiuj reproduktiĝas ene. Inter ili troviĝas la kapuĉa grebo (Podiceps gallardoi), minacata al formorto, kaj akvobirdo protektita nur en tiu parko. Ankaŭ minacara, sed protektita en aliaj patagoniaj parkoj, estas la migra falko (Falco peregrinus). En altaj lokoj videblas kondoroj abunde, kelkaj agloj, kiaj la nigrabrusta buteaglo. En lagetoj oftas la ĉilia flamengo (Phoenicopterus chilensis), la otidoj, variaj specioj de anasoj (Anas spp.) kiaj la vaporanasoj kaj la rozbeka anaso, la granda grebo ktp. Estas ankaŭ la nigrakola cigno (Cygnus melancoryphus) kaj la koskorobo.

47° 48′ S 72° 15′ O / 47.800 °S, 72.250 °O / -47.800; 72.250 (mapo)Koordinatoj: 47° 48′ S 72° 15′ O / 47.800 °S, 72.250 °O / -47.800; 72.250 (mapo)

Notoj

  1. Decreto 2149/90 en Infoleg

Eksteraj ligiloj