Nacia Parko Valo de Morto
Nacia Parko Valo de Morto | ||||
---|---|---|---|---|
| ||||
Bazaj informoj | ||||
ŝtato: | Kalifornio, Usono | |||
plej proksima urbo: | Ridgecrest (Kalifornio) | |||
areo: | 13 628 km² | |||
dato de establiĝo: | 31-a de oktobro 1994 | |||
vizitantoj po jaro: | 853 553 (stato de 2003) | |||
koordinatoj: | 36° 27' 42" norde, 116° 51' 57"okcidente | |||
La Nacia Parko Valo de Morto – angle Death Valley National Park situas en la Mojave-dezerto, oriente de la montaro Sierra Nevada, kaj estas la plej seka nacia parko de Usono. Ĝi plejgrandparte apartenas al la ŝtato Kalifornio de Usono, malgrandparte al la najbara ŝtato Nevado. Grandan parton de la parko konsistigas la samnoma Valo de Morto - angle Death Valley [ˈdɛθ ˌvæli]- la plej malalta, plej seka kaj plej varmega valo de Usono.[1] La plej malalta punkto de la dezerto kaj de la parko situas 85,5 metrojn sub la marnivelo. La dezerto havas la rekordon pri la plej alta fidinde mezurita temperaturo en Ameriko, 56,7 °C, notita en la loko Furnace Creek dum 1913 – ĵus sub la tutmonda rekordo pri la plej alta fidinde mezurita temperaturo, 58 °C, kiu mezuriĝis en la loko El Aziza de Libio dum 1922. La teritorio situas norde-sude inter la montoĉenoj Amargosa oriente kaj Panamint okcidente. La montaroj Sylvania kaj Owlshead konsistigas la nordan respektive sudan limojn. La dezerto kovras areon de proksimume 7 800 km², la nacia parko sume areon de 13 628 km².
Dum la jaro 1933 la Valo de Morto estis deklarita nacia monumento de Usono, dum la jaro 1994 ĝi, la apuda valo Panamint kaj larĝa ĉirkaŭaĵo estis nomumita nacia parko, kaj sekve deklariĝis aparte protektenda teritorio. Al la nacia parko krom la centra teritorio ankoraŭ apartenas la subtera kavo Devil's Hole pli oriente en Nevado.
Vidu ankaŭ
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
greke oficiala retejo de la parko (angle) greke plia retejo pri la parko (angle) greke "moviĝantaj ŝtonoj en la Valo dfe Morto" – germanlingva artikolo kun intervjuo de esploristo kaj fotoj greke germanlingva artikolo pri la valo kun multaj informoj kaj panoramaj fotoj) greke anglalingva paĝo pri la nacia parko en la vikio "wikitravel"