Nacia Revolucia Movado por Disvolviĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Revolucia Movado por Disvolviĝo
flago
partio
Komenco 1975 vd
Fino 1994 vd
Antaŭe Parmehutu vd
Lando(j) Ruando vd
Sidejo Kigalio
Ideologio

Hutu Power • aŭtoritatismo • socia konservativismo • antikomunismo

Fondinto(j) Juvénal Habyarimana vd
vdr
Flago de la Nacia Revolucia Movado por Disvolviĝo

La Nacia Revolucia Movado por Disvolviĝo (NRMD, france Mouvement révolutionnaire pour le développement, MRND) estas eksa ruanda politika organizaĵo. Ununura partio de Ruando ĝis 1991, ĝi estis ligita al la Centrodemokratia Internacio.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Unu jaro post sia puĉo de 1973 kaj la dissolvigo de ĉiuj partioj, la prezidanto Juvénal Habyarimana fondis la NRMD-on, kiu iĝis laŭfakte la ununura laŭleĝa partio. La nova konstitucio de 1978 oficialigis la regulon de la ununura partio per sia artikolo 7: « La ruanda popolo estas organizita ene de la Nacia Revolucia Movado por Disvolviĝo, ununura politika organizaĵo ekster kiu neniu politika aktiveco povas esti praktikata ». Ĉiu ruanda civitano estis ekde tiam ano de la partio ekde sia naskiĝo.

La NRMD restis la ununura partio ĝis la promulgado la 10-an de junio 1991 de nova konstitucio kiu ebligis multpartiismon.

La 5-an de julio 1991 la partio ŝanĝis sian nomon al Nacia Respublika Movado por Disvolviĝo kaj Demokratio: NRMD(D)[2]. Ĝi alfrontis la partiojn freŝe kreitajn kaj permesitajn.

En 1992 "junulara movado" estis kreita de la partio, nomiĝinta Interahamwe. Ĝi fakte estis armita milico subtenanta la prezidanton Habyarimana.

En 1994 la partoprenado de la plejparto de la estroj kaj respondeculoj de la partio, samkiel ĝia vic-prezidanto Froduald Karamira, en la genocido kontraŭ la tucioj en Ruando kondukis la novajn aŭtoritatojn de la RPF malfondi la partion.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu artikolo estas traduko de la franclingva artikolo « Mouvement révolutionnaire national pour le développement »

  1. Le sabre, la machette et le goupillon: des apparitions de Fatima au génocide rwandais, Léon Saur, eldonado Mols, Wavre, 2004. (ISBN 2-87402-067-2)
  2. France MRND(D). Malgraŭ la aldono de plia « D » al akronimo, ĝenerale la malnova mallongigo plu estas uzata.