Nacia Stacidomo de Havano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉefa fasado de la Nacia Stacidomo.

La Nacia Stacidomo de Havano hispane Estación Central de Ferrocarriles ("La Habana Central"), estas la ĉefa fervoja stacidomo de Havano, kaj de tuta Kubo, ĝi estas la neŭralgia centro de la trajnosistemo en la lando, al kie alvenas la plimulto de la trajnoj. Ĝi estas konsiderata kiel nacia monumento pro la grandaj historiaj kaj arkitekturaj valoroj. En ĝia interno troviĝas pluraj fervojaj entreprenoj tamen la sektoro fervoja transporto en Kubo estas malmoderna kaj nesufiĉa. La konstruaĵo estas de eklektika stilo; ĝi havas kvar etaĝojn kaj interetaĝon. En la ĉefa fasado, en la strato Egido, elstaras du turoj kiuj portas la blazonŝildojn de Kubo kaj Havano, respektive. La ĉefa arkitekto de la verkaĵo estis la usonano Kenneth McKenzie Murchizon, kiu inspiriĝis en dokoracia stilo de la hispana plateresko, kiu estas aprezata en la elementoj de la blazonŝildoj kaj la konkoj de la fasado.