Nacia kaj Universitata Biblioteko de Slovenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia kaj Universitata Biblioteko de Slovenio
nacia biblioteko • universitata biblioteko • universitata bibliotekobiblioteko
Komenco 1774 vd
Geografia situo 46° 2′ 49″ N, 14° 30′ 14″ O (mapo)46.04694444444414.503888888889Koordinatoj: 46° 2′ 49″ N, 14° 30′ 14″ O (mapo)
Lando(j) Slovenio vd
Sidejo Ljubljano
Situo urba municipo Ljubljano
Nacia kaj Universitata Biblioteko de Slovenio (Slovenio)
Nacia kaj Universitata Biblioteko de Slovenio (Slovenio)
DEC
Nacia kaj Universitata Biblioteko de Slovenio
Nacia kaj Universitata Biblioteko de Slovenio
Map
Nacia kaj Universitata Biblioteko de Slovenio
Membro de Konfederacio de Malfermite Atingeblaj Deponejoj • Conference of European National Librarians • Internacia Interreto-Konserva Konsorcio • International GLAM Labs Community • Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Nacia kaj Universitata Biblioteko (slovene Narodna in univerzitetna knjižnica, mallongigita NUK), establita en 1774, estas la nacia biblioteko, la plej granda biblioteko kaj unu el la plej grava nacia edukaj kaj kulturaj institucioj de Slovenio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La biblioteko estas konsiderita kiel la heredanto de la 18-ajarcenta publika biblioteko, kiu estis establita en 1774 kiam Maria Teresa emisiis edikton sub kiu pli ol 600 libroj postvivantaj la fajron de la jezuitkolegio estis metitaj en publikan uzon. En tiu tempo, biblioteko nomita Licejska knjižnica estis establita. En 1807 ĝi ricevis la rajton je deviga kopio kaj tiel fariĝis deponeja biblioteko. En 1919 ĝi iĝis la centra biblioteko de Slovenio. Post kiam la Universitato de Ljubljano estis fondita en 1919, ĝi funkciis kiel universitata biblioteko. Post la Dua Mondmilito, ĝi ricevis nacian statuson, ŝanĝante sian nomon al Nacia kaj Universitata Biblioteko en Ljubljano. Laŭ la Deviga Eldona Kopia Akto, eldonistoj estas devontigitaj submetiĝi kopion de ĉiu eldono al la Nacia kaj Universitata Biblioteko.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo estis konstruita laŭ planoj preparitaj fare de Jože Plečnik en 1930-1931. Konstruado daŭris de 1936 ĝis 1941. La biblioteko situas en la centro de Ljubljano sur la loko de iama malfrurenesanca palaco de la aristokrata familio Auersperg.

Kiel en la supozo de Plečnik, la biblioteko estis planita por ĉ 240 mil. volumoj, kaj nun ĝia kolekto superis 2,5 milionojn da volumoj (2011), la problemo de la neceso de nova konstruaĵo delonge daŭris. Ĝia konstruado komenciĝis antaŭ kelkaj jaroj en la centro de Ljubljano - financaj problemoj kaŭzas interrompon de konstrulaboroj de tempo al tempo. Komence de la 21-a jarcento, tio estis interkovrita per juraj malfacilaĵoj (posedrajtoj al tero). Nuntempe, NUK luas stokejojn ekster sia propra konstruaĵo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]