Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando (pole: Narodowe Siły Zbrojne (NSZ)) – pola konspira militista organizaĵo aganta dum la dua mondmilito kaj postmilite. Post Pola Enlanda Armeo kaj Kamparanaj Batalionoj estis la plej granda politika-militista formacio dum la germana-soveta okupado. Naciaj Armitaj Fortoj dum la milito nombris laŭ diversaj donitaĵoj 80-100 mil soldatojn.

Historia skizo

Naciaj Armitaj Fortoj formale fondiĝis la 20-an de septembro 1942, ĉar ĉi tiun tagon la unua komandanto kolonelo Ignacy Oziewicz, pseŭdonomo "Czesław", donis Ordonon n-ro 1/42, en kiu sciigis pri ekposedo de la funkcio. La proceso de formigado de NSZ komenciĝis jam julie 1942 post disrompo en Narodowa Organizacja Wojskowa (Nacia Militista Organizaĵo) kaj Stronnictwo Narodowe (Nacia Frakcio) fone de alligo de Nacia Militista Organizaĵo kun la Enlanda Armeo. NSZ formiĝis rezulte de kuniĝo de Organizacja Wojskowa Związek Jaszczurczy (Militista Organizaĵo Lacerta Asocio kun parto de Nacia Militista Organizaĵo, kiu ne respektis unuigan kontrakton kun Enlanda Armeo.

Bibliografio

  • Zbigniew S. Siemaszko, Narodowe Siły Zbrojne, Londyn 1982
  • Stanisław Żochowski, O Narodowych Siłach Zbrojnych – NSZ, Lublin 1994
  • Narodowe Siły Zbrojne. Dokumenty, struktury, personalia, vol. 1 – 3, prilaboro de Leszek Żebrowski, Warszawa 1994-1996

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj