Naciisma Partio de Kantabrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naciisma Partio de Kantabrio
politika partio en Hispanio
Komenco 1988 vd
Lando(j) Hispanio vd
Ideologio

Kantabrismo

vdr

La Naciisma Partio de Kantabrio (hispane Partido Nacionalista de Cantabria kaj mallongige PNC) estis politika partio aktiva en la aŭtonoma komunumo Kantabrio (norda Hispanio) inter 1988 kaj 1994. Ties ideologio estis rilata al kantabrismo kaj konservismo.

La PNC kreiĝis per skismo en la Regionisma Partio de Kantabrio (PRC), en komenco de 1988. Post regiona baloto en 1987, PRC ekhavis 5 parlamentanojn en la Regiona Asembleo de Kantabrio, kaj du registojn en la loka registaro de la regiona ĉefurbo Santandero. Post malkonsento inter partianoj, la du partianoj en Santandero (Miguel Pérez Bustamante kaj Ángel Díaz Ocejo) kaj unu en la regiona parlamento (Esteban Solana Lavín),[1] forlasis la partion kaj kreis novan, tio estas, PNCn. Sekve, pluraj politikistoj aliĝis al ĝi (ekzemple, la regionisma registo José Antonio Solar en la urbodomo de municipo Santoña, kiu permesis ekregon de Popola Partio post mocio pri deklaro de nekonfido je la urbesto de PSOE).[2]

Dum la resta ofic-periodo, la naciisma parlamentano estis decida je la regebleco de Kantabrio, ĉar li apogis la prezidenton Juan Hormaechea, kune de la 19 parlamentanoj de Popola Alianco.[3]

En la sekvaj regiona kaj municipa balotoj de 1991, la Naciisma Partio de Kantabrio havis 0,21% el voĉdonoj kaj tial ties ununura parlamentano eliris el la regiona parlamento. Pro la malbona rezulto de tiu ĉi baloto kaj de tiu okazinta en 1993, la partio malvigliĝis kaj malaperis.

Balotaj rezultoj[redakti | redakti fonton]

  • Baloto de la Parlamento de Kantabrio de 1991: 623 voĉdonoj (0,21%) - sen parlamentano.
  • Baloto de municipoj de Kantabrio de 1991: 503 voĉdonoj (0,17%) - sen ano en lokaj registaroj.
  • Ĝenerala baloto de Hispanio de 1993: 383 voĉdonoj (0,12%) - sen parlamentano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]