Nagybánya (gazeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nagybánya estis socia kaj beletristika semajnrevuo en Nagybánya inter 12-a de septembro 1903 kaj 24-a de septembro 1944. La fondanto respondecredaktoro estis la urba ĉefnotario Mihály Égly ĝis sia morto (1918). En ĝia feiletonrubriko oni renkontas la verkojn de Mari Jászai, Gyula Krúdy, Palmer Kálmán, Sárosy Árpád, Szávay Gyula, Szávay Zoltán, Vértesy Gyula. Dum la Unua mondmilito kaj poste aperis la nomoj ankaŭ de Oszkár Jászi, Franyó Zoltán, Prohászka Ottokár, Pásztor József, Gyula Szini, Somlyó Zoltán. Post 1918 ĝia respondecredaktoro estis Béla Németh kaj la ĉefkunlaboranto Károly Révai. En 1924 ĝi unuiĝis kun Nagybányai Hírlap kaj de ĝis ĉeso (24-a de septembro 1944) ĝia respondecredaktoro estis Pál Krizsán P.. La lokon de literaturo okupis la en- kaj eksterlanda politiko. Pro malpermeso de hungaraj loknomoj inter 1935 kaj 1940 ĝi titoloĝis Bányavidék (Minejregiono).

Fontoj[redakti | redakti fonton]