Nagyrákos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nagyrákos (nadjrakoŝ) estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono Őriszentpéter. La loknomo hungare estas granda-kankra.

La viadukto en Nagyrákos.

Poŝta kodo: 9938

Areo: 16  km²

Loĝantaro: 310

La alvenintaj hungaroj en 895 trovis tie montetojn, deklivojn. La tuta regiono iĝis limgardejo, sentinelserio. Ĉi tie la vilaĝoj konsistis ne el apudaj domoj, sed el sporadaj bienoj. Ĉiu bieno konstruiĝis sur montetopintojn. La loĝdomo, stalo kaj ceteraj konstruaĵoj formis kvadraton, tiel la loko estis defendebla. En la korto oni faris elfosaĵon, tie kolektiĝis la pluvo, kiun uzis por la bestoj kaj por akvumado. Tiu sistemo en Hungario troviĝas nur ĉi tie en la ĉirkaŭaĵo.

La komunumo situanta ĉe Zala ricevis rangon kampurbo en 1404. La mezepoka katolika preĝejo pri Sankta Karolo origine estis romanika, poste gotikiĝis, fine barokiĝis. La kalvinana preĝejo konstruiĝis en 1800. Tie konstruiĝis la plej longa fervoja viadukto en Hungario. Ĝi estas 1400 m-ojn longa.

La vilaĝo estas parto de Nacia Parko Őrség kaj Hanság.