Naluvedapati

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naluvedapati
vilaĝo en Barato
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 10° 30′ N, 79° 51′ O (mapo)10.50325555555679.842280555556Koordinatoj: 10° 30′ N, 79° 51′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Naluvedapati (Tamilnado)
Naluvedapati (Tamilnado)
DEC
Naluvedapati
Naluvedapati
Situo de Naluvedapati
Naluvedapati (Barato)
Naluvedapati (Barato)
DEC
Naluvedapati
Naluvedapati
Situo de Naluvedapati

Map

vdr

Naluvedapati (ofte en angla formo Naluvedapathy) estas marborda vilaĝo en la barata ŝtato de Tamilnado, en Nagapattinam-distrikto, Barato. Ĝi sidas ĉe la riverfaŭko de Addapar-rivero. Surbaze de la censo de 2001 en Barato kaj post la Hindoceana cunamo de 2004, ĝi havas populacion de ĉirkaŭ 4500 homoj, la plej multaj el kiuj estas malriĉaj kaj el malaltaj kastoj. La ĉefaj profesioj de la vilaĝo, kiel ĉe aliaj vilaĝoj ĉe la marbordo de Tamilnado, estas agrikulturado kaj fiŝkaptado. La tuta Nagapattinam-distrikto estis grave influita per la hindaoceana cunamo, aliflanke, Naluvedapati travivis ĝin praktike nedifektita. Tio ŝuldiĝis al la ĉeesto de tre abunda ventoŝirmilo plantita fare de loĝantoj de la regiono en 2002.

La cunamo de 2004[redakti | redakti fonton]

La 4-an de decembro 2002, 300 terkultivistoj plantis 80,244 Kasuarin-arbidojn en 24 horoj, atingante novan rekordon de la Guinness-libro en la procezo formante kio estis nomumita "The Guinness Garden (La Gines-Ĝardeno)". Tiu Guinness-rekorda plantejo estis organizita fare de distrikta administrado de Nagapattinam, kondukita fare de distriktaj laboristoj Sudeep Jain kaj S J Chiru. Laŭ Sudeep Jain, "Ni plantis arbojn por alvoki pluvdiojn, ĉar la areon trafis arida periodo dum pluraj jaroj". La arbidoj estis disigitaj sur 20 hektaroj plej proksime al la marbordo.

La 26-an de decembro, de 2004, cunamo atakis la marbordon de Tamilnado post tertremo en Sumatro. Tamen, el 8,000 mortoj en la ŝtato, nur unu estis de Naluvedapati kaj la plej granda parto el la vilaĝo restis nedamaĝita. La arboj, kiuj estis konataj kiel fortaj ventobariloj, funkciis kiel bariloj kontraŭ la cunamoj kaj maldaŭrigis grandan kvanton de akvo kontraŭ atingo de la vilaĝo. Oni notis ankaŭ, ke ekzistis neniu perdo de vivo ene de la fiŝkapta komunumo kaj neniu traŭmato inter la homoj de la vilaĝo sekvante la cunamon. Sudeep Jain poste mobilizis siajn lernejajn eks-studentojn kaj fondis „Tsunami Rehabilation Trust” nomita „BITSunami” por rehabiliti kaj evoluigi tiun vilaĝon kune kun najbara Puŝpavanam-vilaĝo. BITSunami kaj District Administration kondukis fare de J Radhakrishnan denove abundan arboplantadon, plantante 254.464 arbidojn la 2-an de oktobro 2005, atingante nova ginesrekordon.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Bazita sur la censo de 2001, totala populacio de Naluvedapati estis 4354 kun 2199 maskloj kaj 2155 inoj. El 1515 domoj, nur tri povis trairi kastobarilojn. La plimulto de la loĝantoj parolas la tamilan lingvon kaj la plimulto de loĝantoj en la Nagapattinam-distrikto estas hinduoj laŭ religio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj profesioj de la vilaĝaj loĝantoj estas en fiŝkaptado kaj la terkultivado de tamarindo, arakido, mango, kokoso kaj akaĵuo. La regiono ankaŭ havas enorman nombron da Kasuarino-arboj. La agrikultura industrio suferis en pasintaj jaroj pro longa arida periodo. Tridek ses procentoj de familioj en la regiono estas engaĝitaj en la fiŝa industrio. La ĉefa areo de fiŝkaptado estas en la Bengala Golfo.