Natangio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Natangio estas la teritorio, kie vivis la balta gento de natangoj, unu de la praprusaj gentoj. Ĝi situas inter la regionoj Sambio kun la rivero Pregolja, Varmio kaj Bartio. En Natangio estas la municipo Górowo Iławeckie (germane ĝis la jaro 1945 Landsberg). En tiu regiono naskiĝis Herkus Mantas, la ĉefa estro de la dua praprusa ribelo.