Nautilus (Fulton)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri submarŝipo konstruita en 1797. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Nautilus.
"Nautilus" de Robert Fulton. Desegno de la 19-a jarcento
Modelo de "Nautilus"

Nautilus (laŭ la latina nomo por "naŭtilo") estis submarŝipo konstruita de la usona inĝeniero Robert Fulton, inter 1793 kaj 1797, kaj unufoje provita la 29-an de julio 1800 en Sejno.

Tiu ŝipo estis movigata per velo en surfaco kaj per helico mane tunigata per kranko en subakviĝo. Ĝi povis treni flosantan bombon por dronigi malamikajn ŝipojn.

Robert Fulton mem eltrovis la nomon "torpedo" por tia armilo.

Robert Fulton, kiu tiam vivis en Francio, proponis, malsukcese, tiun ŝipon al la Direktoraro. Li proponis poste sian eltrovaĵon al Britio ree sen sukceso. Elrevigita, li resignis pri sia submarŝipo kaj reiris en Usonon.

Sepdek jaroj poste, Jules Verne reprenos tiun nomon por la submarŝipo de Dudek mil leŭgoj sub la maro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]