Ndebeloj (Zimbabvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ĉi tiu artikolo okupiĝas pri la ndebeloj (Matabele) en la Respubliko Zimbabvo. Parto de la popolo restis, spite al la alsturmo de la buroj, en la regiono de la hodiaŭa Respubliko Sudafriko. Pri la tie hodiaŭ vivantaj ndebeloj vidu Ndebeloj (Sudafriko).


Fasado de domo

La ndebeloj (Ndebele, Matabele ankaŭ AmaNdebele) estas bantua etno en Zimbabvo, kiu originas el disbranĉiĝo de la zuluoj.

Sian historian gravecon, se ne ekeston, la ndebeloj ŝuldas al la mfekaneo, la popolmigrado en la suda Afriko de la frua 19-a jarcento. La etna grupo sub gvido de generalo Mzilikazi disigis sin de la zuluoj, kiuj estis sin konstituantaj sub la regado de la reĝo Shakas.

Migrante okcidenten ili en la regiono de la posta Pretorio renkontis la cvanojn, kiuj donis al ili la nomon matabeloj (ndebeloj). Ili plumigradis norden en la regionon de la hodiaŭa Zimbabvo, kie ili subigis la ŝonojn.

Inter 1834 kaj 1893 ekzistis suverena Ndebela regno. Ĝia lasta reĝo estis Lobengula. La regnon en 1892 konkeris la British South Africa Company (Brita Sudafriko-kompanio) kaj la frakaso de la Ndebeloj-insurekcio (Matabele-insurekcio) en 1896-97 definitive detruis ĝin.

En la hodiaŭa Zimbabvo la ndebeloj konsistigas sesonon ĝis kvinonon de la loĝantaro. Post la fino de la blankula reĝimo ekestis konsiderindaj streĉoj inter la loĝantaro de Zimbabvo, kaŭzitaj per la fakto respektive memoro, ke la ndebeloj, samkiel la blankuloj, estas minoritato kaj estis portantoj de la ŝtata potenco en la lasta antaŭkolonia ŝtato, do por la plimulto de la loĝantaro fremdaj konkerantoj. La registaro de Robert Mugabe, dominata de ŝonoj, per perforta subpremo de la ndebeloj reagis al tiuj sociaj streĉoj.