Neĝoblovilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beilhack-neĝofrezilo
Zaugg-neĝoblovilo

Neĝobloviloneĝofreziloneĝoĵetilo estas aparta maŝino aŭ almuntebla instalaĵo, per kiu oni ne nur flankenŝovas la neĝamason, sed frezas, mordas ĝin per aparato kaj flankenĵetas, blovas tion. Tio estas uzebla ĉefe en tiuj lokoj, kie kutime tiom grandamase neĝas, ke ne sufiĉas simpla flankenŝova purigo. Ĝi estas uzata ĉefe por purigi la aŭtovojojn, relparojn, sed ekzistas maŝinoj por hejma uzo.

Kompare al simpla neĝoplugilo, la neĝoblovilo estas pli efika, ĉar oni ne nur flankenŝovas la neĝon, sed flankenĵetas, flankenamasigas ĝin.

Oni povas distingi inter ili du specojn. La unu havas rotacian erpildisko-similan funkcian parton, kiu frezas, rotacias ŝraŭboforme kaj tiel pluŝovas la neĝon kaj helpas forĵeti la neĝon per centrifuga forto tra maksimume du elĵetiloj.

La alia tipo de la neĝoblovilo estas la lokomotiva neĝoblovilo, kiam oni flankenĵetas la neĝon per ĵetrado. Ĝi konsistas el ĉ. 10 oblikve lokitaj, ŝanĝeblaj ŝoveliloj. Ili povas forĵeti ĝenerale 300 tunojn da neĝo po horo. La unuan lokomotivan neĝoblovilon konstruis la firmao Henschel kaj estis vaporpelita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Neĝoĵetilo de Furka-Oberalp-fervojo
lokomotiva neĝoblovilo Xrotd 9213 de Rhät-a fervojo
Honda-neĝoblovilo por hejma uzo