Necerteco

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Necerteco estas termino uzita kun iom malsamaj formoj en diversaj kampoj, inkluzive de fiziko, filozofio, statistiko, ekonomiko, financo, asekuro, psikologio, sociologio, inĝenierarto kaj informa scienco. Ĝi aplikas al prognozoj de estontaj eventoj, al fizikaj mezuroj jam faritaj aŭ al la nekonataj ecoj.

Kvankam la termino estas uzita en diversaj manieroj inter la ĝenerala publiko, multaj specialistoj en decidteorio, statistiko kaj aliaj kvantaj kampoj difinis necertecon kaj riskon pli specife.

Necerteco povas esti sole sekvo de manko de scio de atingeblaj faktoj. Tio estas, oni povas esti necerta pri tio, ĉu nova raketa desegno funkcios, sed ĉi tiu necerteco povas esti forigita kun pli fora analizo kaj eksperimentado. Ĉe la subatoma nivelo, tamen, necerteco povas esti fundamenta kaj neevitebla eco de la universo. En kvantuma mekaniko, la Necerteca principo de Heisenberg metas limojn sur tio, kiom observanto iam ajn povas scii pri la pozicio kaj rapido de partikulo.

Mezuro [redakti]

En mezuriko (metrologio), fiziko kaj inĝenierarto, la necerteco aŭ marĝeno de eraro de mezuro estas la gamo de valoroj kiuj probable entenas la veran valoron de la mezurata eco. Tio ĉi povas esti indikita de la sekva simbolo: laŭmezura valoro ± necerteco

Necerteco dependas ankaŭ de la akurateco kaj precizeco de la mezurinstrumento. Ju pli malalta la akurateco kaj precizeco de instrumento, des pli granda estas la mezura necerteco.