Mezuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Disambig-dark.svg Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Mezuro (apartigilo).

Mezur-indikiloj

Mezurado estas la tuto de agoj plenumataj per mezuriloj kun celo trovi nombran valoron de mezurinda grando en akceptita mezurunuo. Oni distingas du manierojn de mezurado:

  • rektan mezuradon: oni komparas la mezuratan valoron kun baza valoro – ekzemple, kiam oni uzas graditan liniilon
  • nerektan mezuradon, kiu estas bazita sur konata dependo de trovinda grando kaj senpere mezurebla grando.

Karakteriziloj[redakti | redakti fonton]

La rezulton de mezurado karakterizas tri ecoj:

  • la nombra valoro de la rezulto kaj la mezur-unuo (skalo)
  • la necerteco de la mezurado
  • la kondiĉoj de la mezurado

Ĉiu grando havas siajn mezurunuojn, ekzemple la longon oni mezuras per metroj, kilometroj, mejloj, parsekoj depende de la landoj kaj celoj. Pro la abundeco de diversaj mezurunuoj kaj ilia ordigo la 11-a ĝenerala konferenco pri mezuroj en 1960 aprobis internacian sistemon de fizikaj grandoj. Ĝi nomiĝas Sistemo Internacia de Unuoj (france: Système International), mallonge SI. SI esence estas la moderna versio de la metra sistemo.

Se la necerteco ne estas indikata eksplicite, oni indikas ĝin per la nombro de donataj ciferoj. Ekzemple mezur-valoro de 152 (en iaj unuoj) kutime indikas, ke la supozata rezulto estas inter 151,5 kaj 152,5, sed rezulto de 152,83 supozeble estas inter 152,825 kaj 152,835, do havas malpli grandan necertecon.

Por mezurado ĝenerale necesas difini aŭ indiki la kondiĉojn, ĉar la rezulto ofte dependas de la mezura medio. Ekzemple la volumeno de solidaĵo aŭ la premo de gaso ĝenerale kreskas kun la temperaturo. Pri multaj ĉiutagaj mezuradoj tio estas neglektebla, ekzemple por mezurado de la alto de homo (kiu tamen iom diferencas inter mateno kaj vespero).

La SI-unuoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo SI.

La SI-sistemo difinas bazan unuon por ĉiu el la sep bazaj fizikaj grandoj:

Ĉiuj aliaj grandoj estas mezureblaj per kombinoj de ĉi tiuj bazaj unuoj. Ekzistas ankaŭ grandoj sen-unuaj aŭ "sen-dimensiaj", ekzemple la angulo, mezurebla per radianoj; unu radiano estas la angulo, kies arko identas al la radiuso, kaj ĉi tiu difino estas sendependa de la unuo de longo. Angul-mezurado per gradoj estas transkalkulebla al radianoj per multipliko per π/180 aŭ divido per proksimume 57,29578.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverboj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri mezur(ad)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo. 
  • Citaĵo
     Dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu. 
  • Citaĵo
     Memori pri mezuro en laboro kaj plezuro. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu