Mezurilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kapitano Nemo kaj profesoro Aronnax rigardantaj mezurilojn en Dudek mil leŭgoj sub la maro

Mezuriloj estas iloj por doni ciferecan valoron al fizikaj grandoj. Ili realigas tion per komparo de la mezurenda grando kun taŭga mezurunuo. Sciencistoj, inĝenieroj kaj aliaj homoj uzas vastan vicon da mezuriloj por realigi siajn mezuradojn. La mezuriloj povas esti simplaj objektoj kiel ekzemple liniilo aŭ komplikaj aparatoj ekzemple eĥosondilo.

Poŝhorloĝo, tempa mezurilo

Bazaj mezuriloj[redakti | redakti fonton]

Tempo[redakti | redakti fonton]

La tempo estas mezurata helpe de horloĝoj:

Mikromezurilo

Longo[redakti | redakti fonton]

Longomezuriloj necesas por mezuri distancon inter du punktoj de spaco. Laŭprincipe oni diferencas inter la longomezuriloj, kie la mezuro estas akirata helpe de la distanco inter du linioj (ekzemple liniilo), kaj la mezuriloj kie la mezuro akireblas helpe de la distanco inter du facoj (ekzemple arĥiva metro).

Vektopesilo

Maso[redakti | redakti fonton]

La maso estas mezurata helpe de pesiloj. Ili povas determini la mason de korpoj per komparo kun kalibritaj peziloj aŭ per mezuro de la gravita forto kiu efikas al ĉiu maso sur la Tero.

Mezuriloj por spacaj grandoj[redakti | redakti fonton]

Areo[redakti | redakti fonton]

Mezuriloj por determini areon estas:

  • planimetro mekanika aparato por determini areojn en mapoj kaj desegnaĵoj
  • pantografo uzebla por mezuri areojn uzante taŭgan rastrumon
Akvokomputilo

Volumeno[redakti | redakti fonton]

Por mezuri volumenon precipe de likvoj estas uzataj mezurujoj:

Por mezuri volumenon da fluido kiu trapasas tubon estas uzataj la sekvaj mezuriloj:

Angulilo por desegnado

Angulo kaj direkto[redakti | redakti fonton]

  • angulilo por desegni aŭ kiel ilo en diversaj metioj
  • sekstanto por mezuri angulon inter du punktoj de la spaco
  • teodolito por mezuro angulon inter du punktoj sur la Tero
  • kompaso por determini nord-suda direkto
  • lodo por determini la vertikalon
  • nivelilo por konstati la horizontalecon

Mezuriloj por kinematikaj grandoj[redakti | redakti fonton]

Rapidmezurilo kaj rivolumezurilo en aŭto

Mezuriloj por mekanikaj kaj termodinamikaj grandoj[redakti | redakti fonton]

Premmezurilo

Forto[redakti | redakti fonton]

La forto estas mezurata helpe de la efiko produktita per ĝi. Kutime temas pri deformanta efiko.

Premo[redakti | redakti fonton]

Premmezuriloj estas nomataj ankaŭ manometro, kiam ĝi mezuras premon en fluido, kaj barometro kiam ĝi mezuras aerpremon.

Cifereca termometro

Temperaturo[redakti | redakti fonton]

Temperaturmezuriloj estas nomataj termometroj. Ili ne vere mezuras temperaturon, sed iun econ de korpo aŭ iun efikon, kiu ŝanĝiĝas depende de la temperaturo.

Varmo[redakti | redakti fonton]

Mezuriloj por elektraj grandoj[redakti | redakti fonton]

Elektra tensio - kurentintenso - rezistanco[redakti | redakti fonton]

Por mezuri tiujn elektrajn grandojn oni ofte uzas tiel nomatajn multimetrojn, kiuj povas esti analogaj aŭ ciferecaj. Ili funcias kaj kiel tensiomezurilo (voltmetro), kaj kiel kurentmezurilo (ampermetro). Kutime oni povas uzi ilin ankaŭ por mezuri rezistancon, sed por ĉilasta tasko ekzistas ankaŭ konvenaj omometroj.

Energio[redakti | redakti fonton]

Elektra energio estas mezurata per elektronombrilo.

Povumo[redakti | redakti fonton]

Elektra povumo estas mezurata per vatometro