Negotino (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Negotino (urbo)
urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Nord-Makedonio
Poŝtkodo 1440
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 12 488  (2021) [+]
Loĝdenso 94 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 29′ N, 22° 5′ O (mapo)41.48388888888922.089166666667Koordinatoj: 41° 29′ N, 22° 5′ O (mapo) [+]
Alto 155 m [+]
Areo 132,9 km² (13 290 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Negotino (urbo) (Nord-Makedonio)
Negotino (urbo) (Nord-Makedonio)
DEC
Negotino (urbo)
Negotino (urbo)
Situo de Negotino (urbo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Negotino [+]
vdr

Negotino (makedone Неготино) estas urbo situanta en la centra parto de la Vardar regiono en Norda Makedonio. Ĝi estas la administra centro de la Opština Negotino. Laŭ la censo de septembro 2021 loĝis en la urbo entute 12 488 homoj.[1]

Loko, priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas en la malaltaj teroj dekstre de la rivero Vardar, en alteco de ĉirkaŭ 140 - 260 m.

Negotino - kvadrato

Transporto[redakti | redakti fonton]

Ĉe la orienta rando de la urbo estas la aŭtovojo A1 / E75, kondukanta de Skopjo kaj Veles tra Demir Kapija al Gevgelija kaj Grekujo. La aŭtovojo estas sekvita per regionaj vojoj R 1103, R2137 kaj R29173.

Elektrizita fervoja linio etendiĝas laŭ la dekstra bordo de la Vardar, kiu iras en la sama direkto kiel la aŭtovojo.

Ĉe la norda rando de la urbo estas sporta flughaveno.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 2002 el la tiam 13 284 loĝantoj, 12 994 estis makedonoj (97,82 %). La ceteraj malmultaj estas turkoj, romaoj, serboj kaj aliaj. Religio: 13 111 ortodoksaj kristanoj (98,70 %). La ceteraj estas islamanoj kaj katolikoj, ktp.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ekonomia agado en kaj ĉirkaŭ la urbo estas agrikultura produktado. Graveco estas vinkultivado, tabakproduktado, papavopretigo. Ne malproksime de la urbo estas konstruita termika centralo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Noto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Неготино en la makedona Vikipedio.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]