Nenies tero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nenies tero, foje internacie uzata la latina esprimo terra nullius, estas terenoteritorio kiu estas neokupita aŭ sub disputo inter partioj kiuj lasis ĝin neokupita pro timo al malamiko aŭ pro necerteco. La termino estis origine uzata por difini disputatan teritorion aŭ eĉ nefekundan aŭ neutilan teron pro malkonsento inter administraciaj unuoj.[1] En moderna epoko, tiu koncepto estas ofte asocia kun la Unua Mondmilito por priskribi la areon de tero inter du malamikaj tranĉe-sistemoj, kiun neniu el la du flankoj kuraĝas trapasi, kapti aŭ eĉ eniri pro timo esti atakita de la kontraŭaflanko dume.[2] En tiu epoko de la tranĉemilito, fakte estis en tiu nenies tero kie okazis granda parto de amasmortigo. Ĉar la vivo daŭras dum la stabiligo de la du frontolinioj ambaŭlime de la nenies tero, tiu etoso estas fekunda inspiro por historioj de romanoj, filmoj ktp.

Ne nepre necesas milito por ke estu nenies tero. Ankoraŭ en multaj lokoj estas diversaj tipoj de tiaj teritorioj okaze de malkonsento inter rivalaj ŝtatoj. Ankaŭ dum la Malvarma Milito oni starigis zonojn de nenies tero laŭlonge de la Fera Kurteno.

En kulturo[redakti | redakti fonton]

Nenies tero (en bosna: Ničija zemlja) estas milit-filmo de 2001 kies agado okzas meze de la Bosnia Milito. La filmo markis la ekon de la Bosnia verkisto kaj reĝisoro Danis Tanović. Ĝi estis kun-produktoraĵo inter kompanioj de Bosnio-Hercegovino, Slovenio, Italio, Francio, Belgio kaj UR. La filmo ricevis la Oskar-premion pro la Plej Bonkvalita Eksterlandlingva Filmo en 2001.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Persico p. 68
  2. Coleman p. 268

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Coleman, Julie (2008). A History of Cant and Slang Dictionaries. 3. Oxford University Press. ISBN 0-19-954937-0.
  • Persico, Joseph E. (2005). Eleventh Month, Eleventh Day, Eleventh Hour: Armistice Day, 1918 World War I and Its Violent Climax. Random House. ISBN 0-375-76045-8.