Niĵnij Novgorod
Niĵnij Novgorod (Gorkij) | |||
ruse: Нижний Новгород | |||
urbo | |||
Collage de Niĵnij Novgorod
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Нижний Новгород | |||
Lando | Rusio | ||
---|---|---|---|
Federacio | Urbo | ||
Konata loko | Kremlo | ||
Rivero | Okao Volgo | ||
Situo | Niĵnij Novgorod | ||
- koordinatoj | 56° 19′ 37″ N 44° 00′ 27″ O / 56.32694 °N, 44.00750 °O (mapo) | ||
Areo | 466,5 km² (46 650 ha) | ||
Loĝantaro | 1 272 719 (2014) | ||
Denseco | 2 728,23 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 1221 | ||
Guberniestro | Valéry Shantsev | ||
Horzono | MT (UTC+3) | ||
- somera tempo | MST (UTC+4) | ||
Poŝtkodo | 603000-603999 | ||
Telefona antaŭkodo | +7 831 | ||
Aŭtokodoj | 52, 152 | ||
Vikimedia Komunejo: Niĵnij Novgorod | |||
Retpaĝo: admgor.nnov.ru | |||
Niĵnij Novgorod (ruse Ни́жний Но́вгород), urbo en Rusio ĉe la enfluo de la rivero Okao al Volgo, centra urbo de Niĵnij-Novgoroda provinco, ĉefurbo de Ĉevolga federacia distrikto.
La telefona kodo de urbo estas 831
La urbo estis fondita en 1221 fare de rusoj, de princo Jurij Vsevolodoviĉ , surloke de la setlaĵo de unu el mordovaj triboj. En la jaroj 1932-1991 la urbo havis la nomon Gorkij (Горький) omaĝe al Maksim Gorkij. La fervoja stacio ĝis nun nomiĝas tiel pro malfleksiĝemo de fervojaj nomoj: do, oni ricevas bileton al Gorkij, ironte al Niĵnij Novgorod.
En la urbo estas fervoja stacio (ekde 1862, la unua linio estis al Moskvo), flughaveno kaj metroo (ekde 1985).
Areo de la urbo estas 41 mil hektaroj (je la 1-a de julio 2003).
La urbo estas granda aŭto- kaj maŝin-konstrua centro (Gorkija Aŭtomobila Uzino).
Teatroj: Opera-Baleta teatro, Pup-teatro, Komedia teatro, Drama teatro, Infana teatro Vera kaj aliaj.
Niĵnij Novgorod estas enigita de UNESCO en liston de 100 urboj de la mondo, kiuj estas ege kultur- kaj histori-valoraj
Geografio
La urbo situas ĉe la enfluo de la rivero Oka al Volgo.
Parto de la urbo, kiu situas ĉe la dekstra bordo de Oka, nomiĝas Supra parto aŭ Surmonta parto.
Parto de la urbo, kiu situas ĉe la maldekstra bordo de Oka, nomiĝas Suba parto.
Areo de la urbo estas 41 mil hektaroj.
Supra parto
Supra (aŭ Surmonta) parto de de la urbo Niĵnij Novgorod situas ĉe dekstra bordo de rivero Oka.
Supra parto de Niĵnij Novgorod estas ĉefe kultura kaj administra parto de la urbo. Ĝi enhavas 3 distriktojn:
- Niĵegorodskij (Нижегородский)
- Priokskij (Приокский)
- Sovetskij (Советский)
Suba parto
La Suba (aŭ Transrivera) parto de de la urbo Niĵnij Novgorod situas ĉe maldekstra bordo de rivero Oka.
La Suba parto de Niĵnij Novgorod estas ĉefe industria parto de la urbo. Ĝi enhavas 5 distriktojn:
- Avtozavodskij (Автозаводский)
- Leninskij (Ленинский)
- Kanavinskij (Канавинский)
- Moskovskij (Московский)
- Sormovskij (Сормовский)
Esperanto en Niĵnij Novgorod
Naskiĝurbo de Vladimir Varankin. En 1920 okazintus tie la 3-a Tutruslanda kongreso de esperantistoj, kiu fiaskis pro ĥaoso kaj malfacila ekonomia stato de la lando.
En Niĵnij Novgorod estas gastiganto de Pasporta Servo.
En la urbo loĝis esperantisto-aktivulo Leonid Grigorjeviĉ Kapustin (forpasis en 1992), sovetia oficiro (la kolonelo), multfoje ordenita, partopreninto de la Granda patriota milito (1941–45). Dum la milito li aktive uzis Esperanton, kontaktinte kun loĝantoj de Pollando kaj Germanio, kun germanaj militkaptitoj.
En la urbo Bogorodsk (Богородск) de Nižnij-Novgorod-a regiono estas la strateto, havanta la nomon "переулок Эсперантистов" – "la strateto de esperantistoj".