Ni (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ni
Мы
Aŭtoro Jevgenij Zamjatin
Eldonjaro 1924
Aliaj eldonoj 1988 (1-a ruslingva eld)
Eldoninto Gavlit
vdr

Ni (ruse:Мы, verkita 1920—1921) estas romano far Jevgenij Zamjatin. La titolo estas la ruslingva unua-persona plurala pronomo, kaj fonete sonas iom kiel «mŭi». La aŭtoro ĝin verkis responde al siaj personaj spertoj pri la Rusaj revolucioj de 1905 kaj de 1917, lia vivo en Jesmund, antaŭurbo de Newcastle kaj laboro en la ŝip-konstruejoj de Tyne proksimaj al Wallsend dum la unua mondmilito. Estis ĉe Tyneside ke li observis grandskalan raciigon de laborfortoj.

Historio kaj Influo[redakti | redakti fonton]

La romano estis la unua prohibita de Ĉef-Administracio por Protekti Ŝtat-Sekretojn en Eldonado (Glavlit), la nova cenzur-buroo soveta en 1921, kvankam la unua versio datiĝas de 1919. Fakte, multo el la baza idearo de la romano troviĝas jam en la Zamjatina novelo Insulanoj, komencita en 1916. La situacio de Zamjatin malboniĝadis trae tra la 1920-oj, ĝis finfine oni permesis al li elmigri al Parizo en 1931, probable post peto de Maksim Gorkij. La romano eldoniĝis unue en la angla (1924), sed la unua eldono ruslingva devis atendi ĝis 1988, kiam ĝi aperis apud 1984 de George Orwell. Leginte la romanon Ni, en la franca kaj recenzinte ĝin en 1946, Orwell konis la romanon; ĝi influis lian 1984. Aldous Huxley laŭdire pretendis, ke li ne legis Ni-on antaŭ ol verki sian Brava Nova Mondo, tamen Orwell mem kredis ke Huxley mensogis.[1]

Utopia Socio[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La utopia socio bildigita en Ni nomiĝas Unu-Ŝtato, vitra urbo estrata de la Bon-Faranto kaj ĉirkaŭata de granda Verda Muro por apartigi la civitanojn disde la naturo. La rakonto okaziĝas post la DuCentJara Milito, milito kiu pereigis ĉiun krom «0.2 de la Tera loĝantaro». La DuCentJara Milito temis pri rara substanco neniam menciata en la libro, ĉar ĉia scio pri la milito venas de bibliaj metaforoj; la celaĵo de la milito estis rara substanco nomita pano, super kiu la «Kristanoj gladiaciis» — kiel en landoj batalantaj ordinarajn militojn.

Tamen, ankaŭ montriĝis ke la milito finiĝis nur post la uzo de superarmiloj, post kio venis tempo kiam la herboj surkreskis la malnovajn stratojn kaj la konstruaĵoj diseriĝis. Oni reduktis ĉiujn homajn agadojn al matematikajn ekvaciojn, aŭ almenaŭ oni tion klopodis fari. Por seksa rilatiĝo, numeroj (homoj) ricevas kajeron de ruĝetaj kuponoj kiujn ili plenigas per la numero kiun ili deziras uzi je certa tago, Nur dum koito estas permesata fermi la kurtenojn. Oni kredas ke ruĝetaj kuponoj eliminas envion.

Ĉiun unuopan momenton en onia vivo direktas «La Tablo», antaŭulo de la teleekrano de 1984. Ĝi estas en ĉiu unuopa loĝejo kaj direktas ĉiujn iliajn momenterojn. Per ĝi ĉiu homo manĝas sammaniere kaj precize samtempe, vekiĝas precize samtempe, endormiĝas precize samtempe, kaj laboras je la precize sama tempo. La sola escepto estas du devigaj «Liber-Horoj» dum kiu numero povas eliri kaj promeni la straton, aŭ labori, aŭ verki taglibron, kaj tiel plu. Laŭ D-503, li fieras pensi ke iam iutage estos socio en kiu jam eliminiĝos la Liber-Horojn, kaj ĉiu unuopa momento estos katalogita kaj koreografiita.

Socio taksas neniom-valora la unuopulon. Nomojn anstataŭas numeroj. Foje, dek numeroj forbruliĝis pro tro proksima staro al roketoj de Integralo dum provoj. Fiere, D-503 skribas, ke ĉi tio neniel malrapidigis la provojn.

La Bon-Faranto ekvivalentas al Granda Frato de 1984, sed malsame al tiu lia Orvela ekvivalento, la Bon-Faranto pruviĝis ekzistanta kiam D-503 lin renkontas. Balotadon oni okazigas ĉiujare je Tago de Unuanimo, sed la rezulto estas jam antaŭe sciata; la Bon-Faranton oni unuanime reelektas ĉiujare.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Aludoj kaj mencioj de aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

La nombroj de la ĉefroluloj — O-90, D-503, I-330 — preskaŭ certe devenas de la Sankta Alexander Nevsky, plej ŝatata de Zamjatin glaci-rompatoro (?), kies desgnaĵon — laŭ lia pretendo — li subskribis per sia propra speciala sigelilo. Tamen, aliajn interpretojn iuj prezentis, inkluzive de iu sugesto ke la nombroj estas ia biblia kodo.

La nomoj ankaŭ rilatas al la sekso de la rolulo. La nomoj de maskluloj komenciĝas per konsonantoj kaj finiĝas per malparaj nombroj, tiuj de femaluloj per vokaloj kaj paraj nombroj.

Aldone, la literoj korespondaj al la numeroj rekte rilatas al diversaj karakterizaĵoj de tiu specifa rolulo. Ekzemple, la rolulo O-90, plej ofta seksa kunulo kaj amikino de D-503 en la komenca parto de la romano, havas tre rondan mensan kaj fizikan trajtojn. Tiaj rilatoj inter nomaj literoj kaj roluloj ekzistas tra la tuto de la romano.

Plie, en la romano, D-503 mencias, kiel la malracieco de la kvadrata radiko de -1 lin tre ĝenas. Sciatas, ke en matematiko, ĉi tiu nombro reprezentiĝas per la litero «i». Sed la plej ironia, kaj unu el la plej satiraj simboloj en la romano estas tio, ke Unu-Ŝtato kredas sin perfekta, ĉar ĝi bazas sian sistemon sur matematiko eĉ spite al tio, ke matematiko entenas malraciaĵon. La punkto kiun Zamjatin klopadas sciigi al la Komunistaj estroj estas ke maleblas forigi ĉiujn ribelulojn kontraŭ sistemo, kaj li eĉ tion diras (ironie) per I-330: «Ne estas unusola fina revolucio. Revolucioj infinitas.»

Mencioj de Mefistofelo estas aludoj al Satano kaj lia revolucio kontraŭ Paradizo en la Biblio. La Mefoj estas ribeluloj kontraŭ tio, kion oni konsideras perfekta socio. Laŭ tia interpreto la romano mem konsidereblas kiel kritiko kontraŭ organizita religio.

Beletra signifo kaj kritiko[redakti | redakti fonton]

«Ni» estas estonteska distopia/utopia satiro, ĝenerale konsiderata la avo de tiu ĝenro. Ĝi portas la totalismajn kaj konformemismajn aspektojn de moderna industria socio ĝis ekstrema konkludaĵo, bildigante ŝtaton kiu kredas ke libera volo estas la kaŭzo de malfeliĉo, kaj ke la vivoj de la civitanoj endas reguligi per matematika precizeco laŭ sistemo de industria efikeco kreita de Frederick Winslow Taylor. Inter multaj aliaj literaturaj novaĵoj, la estontisma vizio de Zamjatin inkluzivas domojn — kaj ja ĉion alian — faritajn el vitro aŭ aliaj travideblaj substancoj, por ke ĉiu estu konstante videbla. Zamjatin estis tre kritikema kontraŭ komunismo en Rusio, kaj lian verkon oni plufoje prohibadis.

Adapto[redakti | redakti fonton]

"Ni" estis adaptita en mallongan filmon en 2016. La filmo estas nomita "The Glass Fortress" [1]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Leonard Lopate Show", WNYC, August 18, 2006. Arkivigite je 2006-08-22 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-08-22. Alirita 2006-08-31.