Nicolas Flamel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nicolas Flamel (genuanta dekstre) kaj sia edzino Pernelle (maldekstre), laŭ pentraĵo en la volbo de la tombejo Cimetière des Innocents en Parizo, fine de la 15-a jarcento

Nicolas Flamel, literumita foje ankaŭ Nicholas Flamel (n. verŝajne dum 1330 en Pontoise, Francio; m. ĉirkaŭ la jaro 1413, laŭtradicia mortojaro 1418, aŭ - vidu sube - tute ne, en Parizo) estis sukcesa franca verkisto, komercisto de manuskriptoj kaj eble nemoveblaĵoj, kiu postmorte famiĝis kiel alkemiisto. Laŭlegende li trovis la ŝtonon de la saĝuloj kaj pere de ĝi iĝis senmorta.

Vivo kaj verko[redakti | redakti fonton]

Auberge Nicolas Flamel, Rue de Montmorency 51 - la eksa loĝdomo de Nicolas Flamel el la jaro 1407

Flamel devenis el malriĉa juda familio, kies anoj perforte estis devigitaj iĝi adeptoj de katolikismo. Ĉe sia patro li lernis la metion kopii manuskriptojn, kaj edukiĝis ĉe benediktanaj monaĥoj. Krom la hebrea kaj franca lingvoj li ankaŭ regis la latinan. Ekde la jaro 1355 li estis edziniĝinta al la vidvino Perronelle (Pernelle). En Parizo li laboris unue kiel skribisto, kaj kun sia edzino havis malgrandan manuskripto-vendejon apud la preĝejo Saint-Jacques-de-la-Boucherie. En la proksimeco li krome instalis metiejon kaj tie produktis valorajn manuskriptojn. Iom post iom li atingis signifan riĉon, per kiu li financis multnombrajn fondaĵojn por preĝejoj, malsanulejoj kaj manĝejoj por malriĉuloj.

La eksa loĝdomo de Nicolas Flamel el la jaro 1407 en la strato Rue de Montmorency 51 nuntempe estas inter la plej malnovaj konservitaj domoj de Parizo.