Nigra rato

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Nigra rato (Rattus rattus) estas komuna longvosta rodulo de la genro Rattus (ratoj) en la subfamilio Murenoj (murenaj roduloj). La specio originiĝis en tropika Azio kaj etendiĝis tra Proksima Oriento en romia epoko antaŭ atingi Eŭropon ĉirkaŭ la 1a jarcento kaj kun eŭropanoj disvastiĝi tra la tuta mondo.

Enhavo

Taksonomio[redakti]

Kranio de Nigra rato.

La Nigra rato estis unu el multaj specioj origine priskribataj de Linnaeus en sia verko de la 18a jarcento nome Systema Naturae, kaj ĝi postas ankoraŭ la originan nomon de Rattus rattus.[1] Ĝi estas la tipa specio de la genro Rattus. Alternativaj nomoj estas ŝiporato, tegmentorato, hejmrato, kaj kloakorato.

Aspekto[redakti]

Tipa plenkreskulo de Nigra rato estas 32.4–46.4 cm longa, inklude voston de 17–25 cm, kaj pezas 110–340 g.[2] Spite ties nomon, la Nigra rato montras kelkajn kolorformpjn. Ĝi estas kutime nigra al malhelbruna kun pli helaj subaj partoj. En la 1920-aj jaroj en Anglio, oni bredis kelkajn variantojn mikse al aldomigitaj ekzempleroj de bruna rato. Tio inkludis malkutiman verdecnuancan varianton.[3] La Nigra rato havas ankaŭ malabundan harmantelon de nigra haŭto, kaj estas iome pli malgranda ol la bruna (norvega) rato.

Origino[redakti]

Manĝo[redakti]

Distribuado[redakti]

Kutimaro[redakti]

Ekologio[redakti]

Predantoj kaj parazitoj[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii).. 
  2. Vidu:
  3. Alderton, David. Rodents of the World, 1996, page 29. ISBN 0-8160-3229-7