Nigradorsa fruktokolombo
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Ptilinopus cinctus (Temminck, 1810) |
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
La Nigradorsa fruktokolombo aŭ Striata fruktokolombo, Ptilinopus cinctus, estas granda kolombo (38-44 cm longa kaj 450-570 g peza) kun blankaj kapo, kolo kaj supra brusto, kio kontrastas kun nigra dorso (kio nomigas la specion) kaj same nigraj supraflugiloj grade al grizo ĉe pugo; la vosto estas nigra kun larĝa griza finstrio; subaj partoj estas grizaj, markitaj el la supra blanko de larĝa nigra strio.
Enhavo |
Distribuado [redakti]
Balio, ĉe insuloj Malgrandaj Sundoj kaj Aŭstralio, kie ĝi estas limigita al okcidenta bordo de regiono Arnhem-lando.
Vivejo [redakti]
Tiu aŭstralazia specio loĝas ĉe musonaj pluvarbaroj.
Manĝo [redakti]
La Nigradorsa fruktokolombo manĝas fruktojn el arbaraj arboj, ĉefe figojn.
Nestumado [redakti]
La Nigradorsa fruktokolombo demetas ununuran ovon en malferma platformo de bastoentoj kaj branĉetoj en arbara arbo.
Referencoj [redakti]
- BirdLife International. (2006). Species factsheet: Ptilinopus cinctus. EL http://www.birdlife.org 1an Februaro 2007
- Higgins, P.J.; & Davies, S.J.J.F. (Eds.). (1996). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 3. Snipe to Pigeons. Oxford University Press: Melbourne. ISBN 0-19-553070-5