Niktito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La fermiĝanta Niktitanta membrano de Maskita vanelo.

La Niktitanta membrano (el latina nictare, palpebrumi) estas travidebla aŭ transluma tria palpebro de kelkaj animaloj kiuj povas premiĝi super la okulo por protektado kaj por malsekigo dum retenas videblecon. Kelkaj reptilioj, birdoj kaj ŝarkoj havas plenan Niktitantan membranon; ĉe multaj mamuloj, estas malgrandaj restaĵoj de la membrano en la angulo de la okulo. Kelkaj mamuloj, kiaj la kamelo, la polusa urso, la foko kaj orikteropoj, havas plenajn niktitantajn membranojn. Ĝi estas ofte nomata triapalpebropalpebra tertia laŭ latina scienca terminaro.