Nitobe Inazo
NITOBE Inazo naskiĝis je la (8-a de aŭgusto 2-an de Bunkyu t.e. 1-a de septembro 1862 en Morioka (盛岡市) (gubernio de Iwate)(岩手県)- mortis je la 15-a de oktobro 1933), 新渡戸 稲造 [Nitobe Inazoo (aŭ Nitobe Inazō)] japano, doktoro de agrikulturo, edukisto, Vic-Ĝenerala Sekretario de Ligo de Nacioj. 1883 li iris al Usono. 1920 li iĝis la Asista Ĝenerala Sekretario de Ligo de Nacioj. Li mem partoprenis la 13-an UK 1921 en Prago kiel oficiala delegito de la Ligo de Nacioj kaj verkis pri siaj spertoj tre favoran raporton, en kiu li nomis la internacian lingvon "motoro de internacia demokratio". En la postaj diskutoj en la Ligo de Nacioj li ĉiam estis fervora simpatianto de Esperanto.
Verkoj
- Bushido: The Soul of Japan - fama verko pri la esenco de la japana kulturo. En tiu verko li intencis prezenti al Okcidentanoj la japanan kulturon.
http://f22.aaacafe.ne.jp/~kugatu/
Vidu ankaŭ
- Nitobe-simpozio dum la 81-a UK 1996 en Prago.
Citaĵo
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
NITOBE Inazo, japano, scienculo. Nask. 1862 en Iwate - ken, mortis 15 okt. 1933 en Victoria, Kanado. Studis agronomian politikon kaj ekonomion en Anglujo kaj Germanujo. Eksprof. de Imp. Universitatoj de Kyoto kaj Tokyo. 1919-26 vicĝenerala sekr. de Ligo de Nacioj; kontrolis la raporton pri E prezentitan de la sekretariejo al la tria ĝenerala kunsido de L. de N. kaj multe helpis por E. Estis membro de J. Imp. Akademio kaj de Supra Domo de J. parlamento. Lia verko „Bushido“ (J-a kavalireco, originale en angla lingvo), 1898, estas monde konata. |
Eksteraj ligiloj
Trovu « Nitobe Inazo » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
- http://www.nitobe.com (japane, angle)
- Esperanto as an International Auxiliary Language, la fama raporto pri Esperanto (angle)