Noihati

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Noihati
municipo de Okcident-Bengalio • urbego
Administrado
Poŝtkodo 743165
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 217 900  (2011) [+]
Loĝdenso 18 866 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 53′ N, 88° 25′ O (mapo)22.8988.42Koordinatoj: 22° 53′ N, 88° 25′ O (mapo) [+]
Alto 15 m [+]
Areo 11,55 km² (1 155 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Noihati (Okcidenta Bengalio)
Noihati (Okcidenta Bengalio)
DEC
Noihati
Noihati
Situo de Noihati
Noihati (Barato)
Noihati (Barato)
DEC
Noihati
Noihati
Situo de Noihati

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Naihati [+]
vdr

Noihati bengale নৈহাটি estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en subŝtato Okcidenta Bengalio, en distrikto Norda 24 Parganas. La urbego apartenas al Urbaro de Kolkato.

Vojo en Noihati

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Noihati havis 217 900 da loĝantoj kun legopovo 88%, signife pli alta, ol la tutlanda mezumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Noihati situas laŭ la maldekstra bordo de rivero Hugli sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 15 m super la marnivelo. En la kontraŭa riverbordo ĝuste Hugli-Ĉuĉura etendiĝas, krome Noihati kontaktiĝas norde kaj sude kun la aglomeraĵo. Ĉandanagaro troviĝas 7, Kaljani 9, distrikta sidejo Barasat 18, Serampore 19, Habra 25, subŝtata ĉefurbo Kolkato 37, Bangaon 45, tutlanda ĉefurbo Delhio 1290, Mumbajo 1677 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La historia nomo de la urbego estis Navahatta. La municipo estis establita jam en 1869 dum dominado de britoj. En 1947 la municipo travivis rapidan loĝantarkreskon, ĉar ondoj de hinduaj rifuĝintoj alvenis el Orienta Pakistano.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Noihati estas industria urbego. Uzino fondita en 1922 produktis precipe farbojn. Estas tra famaj la muelejoj por jutoj jam ekde 1862. Nun la urbego produktas precipe teksaĵojn. En la agrikultura branĉo la dolĉakva fiŝbredado estas la plej grava.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Noihati pluraj 3 altlernejoj funkcias.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficialaj lingvoj en Noihati estas la bengala, angla kaj hindia lingvoj.

Religio[redakti | redakti fonton]

En Noihati vivas plejparte hinduoj (92%), poste islamanoj (7%).

Klimato[redakti | redakti fonton]

Laŭ klimato de Noihati estas la sama, ol la proksima Kolkato.

Stacidomo

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Noihati havas trairan fervojan linion inter Kaljani kaj Kolkato, krome alia linio tra ponto iras al Hugli-Ĉuĉura. La ĉefvojo same estas trairanta inter Kaljani kaj Kolkato, krome orienten kuras flankovojo al vilaĝoj. La rivero havas pramoservon. La plej proksima flughaveno (ankaŭ internacia) funkcias en Kolkato.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans