Norcia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norcia
Dosiero:Norcia-Stemma.png
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Umbrio (2005)
Provinco PG Peruĝo (2005)
Geografia situo 42° 48′ N, 13° 6′ O (mapo)42.813.1Koordinatoj: 42° 48′ N, 13° 6′ O (mapo)
Alto super marnivelo 604 m
Areo 274 (2005) km²
Loĝantaro 4544 (2023)
Loĝdenso 16 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Accumoli (RI), Arquata del Tronto (AP), Cascia, Castelsantangelo sul Nera (MC), Cerreto di Spoleto, Cittareale (RI), Montemonaco (AP), Preci (2005)
Patrono San Benedetto
Festa tago 21-a de marto (2005)
Nomo de loĝantoj nursini
Poŝtkodo 06046
Imposta kodo F935
Kodo laŭ ISTAT 054035
Telefona prefikso 0743
Retpaĝo http://www.comune.norcia.pg.it/
Loko en mapo
vdr

Norcia (prononcu: Norĉa) - esperante ankaŭ Nursio (de la latina nomo Nursia) - estas komunumo de Italio, kun preskaŭ 5000 loĝantoj, kaj situas en la monta parto de Umbrio. Krom la ĉefa urbeto, la komunumo enhavas ĉirkaŭ 25 vilaĝojn.

Panoramo

Historio

Nursio estis fondita verŝajne inter la 8-a kaj la 5-a jarcento a.K.. Dum la 3-a jarcento a.K. ĝin konkeris Romo; ĝia nomo estis tiam Nursia. Ĉirkaŭ 100 jarojn post la falo de la Romia Imperio, ĝin konkeris la Lombardoj (572), kies ĉefurbo en Umbrio estis Spoleto. La Duklando de Spoleto restis sendependa ĝis 1198, kiam ĝi iĝis parto de la Papa Ŝtato, sed antaŭ tiu jaro Nursio iĝis libera urbo kaj estis akirata de la Papa Ŝtato nur en 1354. En 1860 la urbo eniris la ĵusnaskitan ŝtaton de Italio.

Famaj homoj

En Nursio naskiĝis sankta Benedikto (ĉ.480-547).

Monumentoj

Placo Sankta Benedikto kun la samnoma preĝejo

La ĉefa monumento en Nursio estas la baziliko dediĉita al Sankta Benedikto. Tiu preĝejo estis konstruita dum la 12a jarcento, verŝajne sur alia konstruaĵo, sed prenis la nuntempan aspekton ĉefe dum la 14a jarcento[1].

Estas aliaj monumentoj de la 14a jarcento (Komunuma Palaco, Sankta Francisko, Sankta Aŭgusteno) kaj de la 16a jarcento ("Castellina", Sankta Maria Arĝenta).

Referencoj

  1. La Basilica di San Benedetto en la retpaĝaro de la komunumo itale