Polusa lumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suda brilo, fotita de NASA satelito, 11 Sep 2005. La filmeto estas ciferece prilaborata, nome "la blua globeto" estas submetata>
Norda brilo ĉe Salangen (Norvegio)
verda norda brilo ĉe Bear Lake (Alasko)
plurkolora norda brilo
Norda brilo, farita per nuklea eksplodo
eniro de sunventaj partikloj per la polusaj funeloj
Norda brilo fotita el la kosmo
Norda brilo je Saturno

Norda brilo (respektive suda brilo, latine: Aurora borealis, resp. Aurora australis), ankaŭ nomata polusa lumo, estas vualeca brilado sur la nokta ĉielo en ambaŭ polusaj regionoj. Ĝi ekestas, kie partikloj de la suna vento povas - ne ŝirmitaj de la tera magnetkampo - eniri la teran atmosferon kaj kolizii tie kun partikloj.

Historio

La fenomeno de norda brilo konitas de ĉiam, sed nur en la 17-a jarcento oni komencis studi ĝin science. En jaro 1621, franca sciencisto kaj filozofo Gassendi priskribas tiun fenomenon, kiu, kvankam maloftege, povas observiĝi ĝis latitudo de Provenco; En la 18-a jarcento la angla Halley ekkomprenas ke la tera magnetkampo rolas en ties estiĝo; Cavendish, en 1768, sukcesas pritaksi je kia alteco disvolviĝas la fenomeno.

Rakonto de atestinto

Citaĵo
 Sendormeco ne estas tipa por mi. Mi ja estas ne 60- sed nur 21-jara. Sed dum tiu nokto de 29 al 30-a de oktobro dormo ne iris al mi. Horloĝo montris kvaronon antaŭ la kvara. Obstine kuŝante en la lito, mi malespere penis endormiĝi, anstataŭ lula kanto mi ŝaltis radion kaj vagis tra ĝiaj ondoj esperante ekaudi ion proksiman al mia koro.

Vicfoje trafinte iun lokan ondon meze de megaherca skalo, mi streĉis aŭdon al tio kion la DJ parolis. Li rakontis pri iuj strioj sur la ĉielo, ke oni devas plialtigi rigardon. Ekkompreninte ke io okazas al la ĉielo mi alsaltis la fenestron kaj vere ekvidis blankajn striojn similajn al nebulo sur la ĉielo. Streĉinte rigardon mi rimarkis ke ili moviĝas. Pensoj pri lasera spektaĵo rapide foriĝis kaj mi ekkuris en ĉambron al dolĉe dormantaj hejmanoj por voki ilin observi la nordan brilon. Tuj mi rememoris pri sovaĝanta dume magneta blizardo.

Kaj jen starante sur la balkono ni beatas pro tio ke ni iĝis spektanoj de magio. Ĉi tio estas nur la dua norda brilo kiun mi feliĉis vidi. La unua estis iam en 1986. Sed tiama brilo distingiĝis de la nuna. Ĝi okupis malpli da ĉielo kaj estis pli hela kaj viva. Norda brilo kiu ludis sur la ĉielo nokte la 30-an de oktobro aspektis andanta kaj malhastema. Ĝi okupis duonon da ĉielo inter tero kaj steloj kaj mi sentis ilin kvazaŭ grandegajn stalaktitojn pretaj por deŝiriĝi kaj enpikiĝi en teron. Norda brilo ludis siajn duondiafanaj kolonojn. Jen ili kreskiĝadis, jen etiĝadis kaj tute maliĝadis.

Vento fortiĝis kaj komencis peladi nin for de la balkono en varmecon de la ĉambro, nordaj “stalaktioj” komencis brili per tenere lila kaj verda koloro.La urbeto komforte lumiĝis per siaj apudvojaj lanternoj. Ie varmis fenestroj en domoj, kaj malantaŭ ili loĝis homoj kaj eĉ ne suspektis ke io okazas super iliaj tegmentoj. Bedaurinde…

Sed ĉi tion ankaŭ mi ne vidus se oni ne diris al mi. Dankon al DJ.
 
— Aljono Mevo, Jakutsk, Rusio. Tradukis Boogier, Niĵnij Novgorod, Rusio.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj