Arkta magnetpoluso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Moviĝo de la arkta magneta poluso de la tero kun jaroj

La arkta magneta polusonorda magnetpoluso estas tiu punkto sur la tersurfaco de la norda hemisfero en kiu la tera magnetkampo direktiĝas vertikale suben. Tiu punkto varias depende de la tempo.

Ĝia kontraŭparto en la suda hemisfero estas la Antarkta magneta poluso. Ĉar la tera magnetkampo ne estas ekzakte simetria Arkta kaj Antarkta magnetpolusoj ne estas antipodaj (spegulsimetriaj tra la tercentro): linio inter ambaŭ magnetpolusoj preteriras la tercentron en distanco de 530 km.

La plej okulfrapa fenomeno ĉirkaŭ la magnetpolusoj estas la "Polaraj lumoj" ("norda brilo").

Ne konfuzu la arktan magnetpoluson kun la malpli konata Arkta geomagneta poluso, kiu estos priskribata poste.

Preferinda esprimo: "arkta magnetpoluso"[redakti | redakti fonton]

La termino "nordo" havas du nociojn, kiuj miksiĝas en la esprimo "norda magnetpoluso", nome geografian kaj magnetan:

La esprimo norda magnetpoluso restas malklara, dum arkta magneta poluso ne lasas dubojn, ke temas pri magneta poluso en la norda hemisfero.

Magneta poluseco[redakti | redakti fonton]

En fiziko ĉiuj magnetoj havas du polusojn, kiuj distingiĝas laŭ la direkto de la magneta flukso. Al tiuj polusoj oni povus doni iajn nomojn (ĉu "+" kaj "-", ĉu "A" kaj "B", ĉu …), sed pro la frua utiligo de kompasoj por geografia determinado de pozicio ili ricevis la nomojn "norda poluso" (aŭ pli precize "nordonserĉanta poluso"), "N", kaj la "suda poluso" (aŭ "sudonserĉanta poluso"), "S".

Laŭ tiu fizika difino, tiu pinto de kompasa nadlo, kiu montras nordan direkton, estas N-poluso. Ĉar kontraŭaj polusoj altiras unu la alian, la magnetpoluso en la norda hemisfero (la norda magnetpoluso de la tero) estas sekve laŭ fizika difino magneta S-poluso, kaj inverse: la magnetpoluso en la suda hemisfero (la suda magnetpoluso de la tero) havas la karakterizajn fizikajn trajtojn de N-poluso. [1][2][3]

Historio[redakti | redakti fonton]

Modelo de "sudmontrilo" el Han-dinastio (206–220 p.K.)
El Carta Marina de Olaus Magnus, 1539: La norda magnetpoluso estas imagata kiel "Insula Magnetu[m]" (apud Murmansk)

Jam en antikvaj tempoj homoj observis, ke eroj de magnetito ĉiam orientiĝas nord-suden - en Eŭropo oni sciis tion ekde la greka antikvo, en Ĉinio ekde la epoko de la batalantaj imperioj (475 ĝis 221 a.K.).[4] Depost la 11-a jarcento la ĉinoj uzis flosantajn kompaspinglojn, kiujn oni nomis "sudmontrilojn", ĉar ili indikas sudon.

Eŭropaj navigistoj kredis, ke la nadlo altiriĝas al iu magneta monto aŭ magneta insulo ie en fora nordo (vidu la bildon) aŭ de la Polusa Stelo.[5][6]

La ideo, ke la tero en si mem agas kiel giganta magneto, estis unuafoje proponita en 1600 de la angla kuracisto kaj naturfilozofo William Gilbert. Li ankaŭ estis la unua, kiu difinis la nordan magnetan poluson kiel tiun punkton sur la tersurfaco, kie la magnetkampo montras vertikale suben, difino kiu ankoraŭ hodiaŭ validas. Tamen, ĝis profunda kompreno de la tera magnetkampo daŭris ankoraŭ kelkajn jarcentojn. [5]

La migranta poluso[redakti | redakti fonton]

La preciza loko de la arkta magneta poluso varias en la tempo:

  • 2001 ĝi troviĝis ĉe 81°18'N 110°48'W (loko proksime de Ellesmere-insulo en norda Kanado, mezurita de Geological Survey of Canada) kaj
  • 2005 ĉe 82°42'N 114°24'W, laŭ taksado. [7]

Por determini la lokon de la magneta poluso bezonatas kompaso, kiu indikas ankaŭ la vertikalan komponanton de la magneta kampo. Kutima kompaso kun nadlo, kiu turniĝas nur horizontale, ne sufiĉas, en radiuso de ĉ. 2.000 km ĉirkaŭ la magneta poluso tia kompaso montras "ien", ĉar la horizontala komponanto de la tera magnetkampo ne plu estas sufiĉe forta por montriĝi en tia kompaso.

La arkta magnetpoluso estis detektita la 1-an de junio 1831 de James Clark Ross proksime de Kap Adelaide, duoninsulo Boothia, Kanado; Ross mezuris la koordinatojn kiel 70°5'N 96°28'W. La lasta tia ekspedicio, kiu mezuris la pozicion, okazis en 2001 de Geological Survey, por la jaroj poste la situo estis kalkule taksita. [8]

Jaro Geografiaj Koordinatoj Metodo
1831 70°05′N 96°28′U  /  70.08°N, 96.46°U / 70.08; -96.46 (Arkta magnetejo 1831) mezurita
2001 81°18′N 110°48′U  /  81.3°N, 110.8°U / 81.3; -110.8 (Arkta magnetejo 2001) mezurita
2002 81°36′N 111°36′U  /  81.6°N, 111.6°U / 81.6; -111.6 (Arkta magnetejo 2002) taksita
2003 82°00′N 112°24′U  /  82.0°N, 112.4°U / 82.0; -112.4 (Arkta magnetejo 2003) taksita
2004 82°18′N 113°24′U  /  82.3°N, 113.4°U / 82.3; -113.4 (Arkta magnetejo 2004) taksita
2005 82°42′N 114°24′U  /  82.7°N, 114.4°U / 82.7; -114.4 (Arkta magnetejo 2005) taksita

La arkta magnetpoluso ne estas fiksita punkto, sed migras laŭ kompleksa skemo:

Jaron post jaro ĝi moviĝas ĉ. 40 km nordokcidenten, kaj jam troviĝas trans la kanadaj insuloj en la Arkta Oceano. Sed direkto kaj distanco de la moviĝo ne estas konstantaj. Se ili estus, la poluso atingus Siberion post proksimume 50 jaroj, sed momente la rapideco pligrandiĝas.

Ĉiutage la poluso elipsumas ĉirkau sia meza pozicio.

Subitaj moviĝoj okazas ĉe perturboj de la tera magnetkampo. Dum la perturbo daŭras, la poluso povas devii de sia meza pozicio je maksimume 50 km.

Dum terhistorio la tera magnetkampo multfoje inversiĝis, kiel montriĝis ĉe esplorado de fer-havaj sedimentoj el diversaj profundecoj (aĝoj). Kelkaj sciencistoj vidas indikojn, ke la sekva inversiĝo venos baldaŭ (do post kelkaj mil jaroj).

Arkta geomagneta poluso[redakti | redakti fonton]

La reala magnetkampo de la tero, 1590-1990. (vidu la tekston)

La reala magnetkampo de la tero en komplika maniero devias de la regula magnetkampo de simpla magnetbastono: La bildo dekstre montras kiom la kompase indikita "nordo" devias de la rotacia norda poluso (valoroj en gradoj (°).

La arkta geomagneta poluso (same kiel ĝia kontraŭparto, la antarkta geomagneta poluso) estas virtuala punkto, kiu nur estas bezonata por kalkuloj: por pli facile kalkuli per la magnetkampo, oni simpligas kaj idealigas la magnetkampon de la tero kvazaŭ ĝi estus la magnetkampo de simpla magnetbastono centrita al la mezpunkto de la tero kaj klinita je 11° al la rotacia akso.

Se la tera magnetkampo estus tute regula, la polusoj de la geomagneta kampo koincidus kun la realaj termagnetpolusoj, sed fakte ili ne koincidas.

La geomagnetaj polusoj ankaŭ migras, en 2005 la arkta troviĝis ĉe 79°44′N 71°47′U  /  79.74°N, 71.78°U / 79.74; -71.78 (Arkta geomagnetejo 2005) [9], ĝi moviĝas al Siberio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj, referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. K&J Magnetics, glosaro (angle)
  2. Difino de "north pole" (of a magnet) en la vortaro de Merriam-Webster (angle)
  3. Magnetpolusoj de la tero angle), Randy Russell, University Corporation for Atmospheric Research
  4. Karl-Heinz Ludwig, Volker Schmidtchen: Metalle und Macht. 1000 bis 1600. Berlin, Frankfurt/Main: Propyläen Ullstein, 1992.
  5. 5,0 5,1 Frua koncepto pri la arkta magnetpoluso, Natural Resources Canada, vidita Jun 2007
  6. La geodinamo (angle), D R Fearn, University of Glasgow, 19 August 2004
  7. La dekuma valoroj estas (81°18′N 110°48′U  /  81.3°N, 110.8°U / 81.3; -110.8 (Norda magneta poluso 2001) (2001) kaj 82°42′N 114°24′U  /  82.7°N, 114.4°U / 82.7; -114.4 (Norda magneta poluso 2001)) (2005)
  8. Geomagnetism – North Magnetic Pole (2008-01-16). Alirita 2009-04-10.
  9. Oftaj demandoj pri la geomagneta kampo, National Geophysical Data Center website, vidita en majo 2007 (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]