Nordia raso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 22:01, 27 jan. 2014 farita de CommonsDelinker (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

La nordia raso estu unu el la subkategorioj de la historia antropologia koncepto de eŭropeca kaŭkaza raso. Ĝi difiniĝis per antropologoj komence de la 20-a jarcento, kaj priskribu la gvidajn ĝeneralajn korpajn trajtojn de la nuntempaj etnaj populacioj de Norda kaj Centra Eŭropo, indikante ke anoj de tiu raso havu blondajn aŭ brunajn harojn, helkolorajn (prefere bluajn) okulojn, diskrete kurban nazon, kaj altan staturon.

La koncepto populariĝis fine de la 19-a jarcento en pluraj aparte eŭropaj kaj nordamerikaj landoj. En la 1910-aj kaj 1920-aj jaroj aparte la verkoj de la konservativulo kaj scienca rasisto Madison Grant en Usono vekis atenton pri la temo: en 1924 la ŝtata prezidanto Calvin Coolidge subskribis leĝon kiu subtenis la enmigron de anoj de la nordia raso al Usono kaj limigis tiun de aliaj rasanoj. En Eŭropo, aparte la nazioj gvide de Adolf Hitler ideologie propagandis laŭdiran superecon de la nordia raso super aliaj etnoj kaj misfamigis la terminon, tiel ke nuntempe la vorto estas kutime konsiderata pli ideologia ol scienca. Sed ankaŭ sen atenti la rasisman misuzon de la termino fare de la ekstremistoj de Nazia Germanio, rasaj tipologioj kiel tiu pri kaŭkaza raso estas kritikataj kaj plejparte kontraŭataj fare de modernaj antropologoj pro pluraj kialoj, aparte post la ekesto de molekula antropologio.