Nordokcidenta Eŭropo
El Vikipedio
Nordokcidenta Eŭropo estas termino kiu aludas al la norda areo de Okcidenta Eŭropo, kvankam la preciza areo aŭ landoj kiujn ĝi enhavus varias laŭ difinoj.
Statistikaj regionoj de Eŭropo kiel difino de Unuiĝintaj Nacioj (Okcidenta Eŭropo helblue, Norda Eŭropo malhelblue, Suda Eŭropo helverda kaj Orienta Eŭropo rozkolore)
Enhavo |
Difinoj [redakti]
Geografia difino [redakti]
Geografie ĝi estas preskaŭ ĉiam uzata por inkludi Brition kaj Irlandon; la nordajn kaj okcidentajn partojn de Francio kaj Germanio; Benelukso; kaj Nordioj (sen Finlando). Ne estas enhavataj Iberio, Italio; Svisio, sudaj kaj orientaj partoj de Francio kaj Germanio kaj Aŭstrio. Tiu uzo helpas kiam oni studas temojn pri klimato aŭ biologio. Larĝe parolante, ĝi reprezentus la areon kies klimato kaj biogeografio estas grave modifita de la Golfa Marfluo.