Norrköping

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norrköping
Norrköping (Svedio)
Norrköping (Svedio)
DMS
Bazaj informoj
ŝtato: Svedio
provinco: Östergötlands län
historia provinco: Östergötland
komunumo: Norrköping
ricevo de urbaj rajtoj: komence de la 14-a jarcento
nombro de loĝantoj: 83 561 (stato fine de 2005)
areo: 35 km²
internacia telefona prefikso: (+46) 11
koordinatoj: 59° 19' norde, 14° 31' oriente

Norrköping – prononco [ˈnɔrçøːpiŋ] - estas urbo en la sveda provinco Östergötlands län kaj la historia provinco Östergötland de suda Svedio. La urbo estas la centro de samnoma komunumo.

unu el la multaj urbaj akvofaloj
la muzeo de laboro, nomata "gladilo en la rivero"

Geografio

Norrköping situas borde de la Balta Maro, proksime de la golfeto Bråviken. La urbo estas trafluata de la akvoriĉa rivero Motala, kiu kondukas la akvon de la lago Vättern al la maro kaj kiu ĉi-tie nur nomatas Strömmen.

En la urbo mem la rivero, kiu estas plurfoje tranpontata, kreas signifajn akvofalojn, ĉar ene de la urba teritorio ĝi falas 22 metrojn. Norde, oriente kaj okcidente de la probable dum la frua mezepoko fondita loĝloko etendiĝas agrikulturaj areoj, dum en la sudo ekzistas ampleksaj arbaroj.

Partneraj urboj

Ŝablono:Ĝermo-geografio