Nova Reĝa Kortegoteatrejo je Dresdeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua kortega operejo de Gottfried Semper
Carl August Richter: La kortegoteatrejo de Semper

La Neues Königliches Hoftheater Dresden (eo: Nova Reĝa Kortegoteatrejo je Dresdeno) estis la antaŭanta domo de la nuna „Semper-Operejo“, kiu servis inter 1841 kaj 1869 kiel domo por opero kaj teatro en la saksa ĉefurbo Dresdeno.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde 1838 ĝis 1841 arĥitekto Gottfried Semper konstruis kiel postsekva domo de la ĝistiama kortegoteatrejo imponegan operejon, la „Novan Reĝan Kortegoteatron“. La 13-an de aprilo 1841 la domo solene malfermiĝis per la uverturo Jubelouvertüre de Carl Maria von Weber kaj per la dramo Torquato Tasso de Johann Wolfgang von Goethe.

En la sekvaj jaroj tie Richard Wagner estis kapelmajstro kaj faris en ĉi tiu domo, interalie kun Wilhelmine Schröder-Devrient kaj Joseph Tichatschek, diversajn unuajn prezentadojn de siaj muzikdramo: Rienzi, Der Fliegende Holländer kaj Tannhäuser.

La ronda domo laŭ formoj de la itala frurenesanco estis glorata kiel unu el la plej belaj teatrejoj en Eŭropo. La 21-an de septembro 1869 ĉi tiu teatrejo plene ruiniĝis je bruleo pro malatentemo je riparlaboroj.

Ligoj ekesteren[redakti | redakti fonton]