Nova kastelo (Gräfentonna)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nova kastelo

konstruaĵo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 51° 5′ 31″ N, 10° 43′ 44″ O (mapo)51.09187130242310.728872836704Koordinatoj: 51° 5′ 31″ N, 10° 43′ 44″ O (mapo)
Nova kastelo (Gräfentonna) (Germanio)
Nova kastelo (Gräfentonna) (Germanio)
DEC
Nova kastelo (Gräfentonna)
Nova kastelo (Gräfentonna)
Situo de Nova kastelo (Gräfentonna)
Map
vdr
vido disde la foirejo (2022)

La Nova kastelo (germane: Neues Schloß, aŭ Herzogliches SchloßPrinzenhaus) je Tonna, Germanujo (Markt 7) estas monumentprotektotaĵo kaj de post Turniĝo urbodomo por komunumoj de la Altebenaĵo Fahner.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiam Frederiko la 1-a (Saksio-Koburgo-Altenburg) akiris en 1677 la regadon pri la graflando de Tonna la vilaĝo ekfloris. Tion bonege atestas multaj novaj konstruaĵoj. Lia duka moŝto do starigis ĝis 1684 la Novan kastelon kaj ĉambran bienon sur la grundoj de iama ĉevalida bredejo/stalo kun situo kontraŭe al Kastelo Tonna. La konstrustilo estis baroka, la tuto modera kaj ne tro impresa. Ĝia alternativa nomo Princejo ŝuldiĝas al la fakto ke ĝi servis al pli juna frato de Frederiko kiel loĝejo. La longa, rektangula kaj duetaĝa konstruaĵo poste iĝis flanka rezidejo de la dukoj gotaaj, tribunalo de unua instanco, administradejo kaj centra loko de ŝtata bieno.

Norde ĝi ricevis ŝtuparan turon kun edikla portalo kaj interrompita gablo kun meze metita blazono de la saksiaj Ernestidoj. La apuda preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo ĝuis renovigon inter 1691 kaj 1692. En 1736 oni supermetis etaĝon. Orienta agrikultura komplekso rektangule kompletigis la tuton.

Post 1945 la komunistoj ordonis forigon de la eosta parto kaj malgrandigon de la ejo de 30 al 10 fenestraj aksoj. Meze de la 1990-aj jaroj ekgastis en ĝi la oficistoj de la administra unuiĝo Fahner Höhe. Tio memkompreneble nur eblis post profundaj restaŭradlaboroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Paul Lehfeldt: Bau- und Kunstdenkmäler Thüringens: Herzogtum Sachsen-Coburg und Gotha, 1891, p. 225
  • Lothar Groß: Thüringen Burgen, Schlösser & Wehrbauten, Band 5, 2022, p. 39
  • Guido Reinhardt: Geschichte des Marktes Gräfentonna, 1892, p. 64

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]