Novialo-Akademio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Novialo-Akademio (formale Lingual Jurie del Novialistes) estis lingva akademio rilata al planlingvo Novialo.

En 1928 aperis Novialo (Nov Intemational Auxiliari Lingue). En 1929 aliĝis al ĝi manpleno da eks-idistoj, kune kun la cetere bone konata Ido-revuo Mondo. En 1934 Otto Jespersen decidis radikale reformi la lingvon por proksimigi ĝin al Okcidentalo. Porokaze, Mondo alinomiĝis al Novialiste. Montriĝis tamen, ke la novialistoj estas homoj lingve tre sendisciplinaj, kaj pro tio kaj eble ankaŭ ĉar Jespersen ne havis la tempon profunde okupiĝi pri sia projekto, oni fondis Lingual Jurie del Novialistes (1937), kiu proponis novajn plibonigojn kaj aliigojn. Tio tamen ne malgrandigis la lingvan kaoson en la movadeto mem, char la decidoj de tiu komitato estis ne devigaj, sed nur indikaj. Novial, kune kun sia lingva komitato, malaperis dum la Dua mondmilito.