Nuklea centralo Fukuŝima 1

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Elaera vido de la centralo, 1975

La nuklea centralo Fukuŝima 1Fukuŝima Daiiĉi (japane 福島第一原子力発電所, fukuŝima dajiĉi genŝirjoku hac-denŝo) estas nuklea centralo en Japanio. Ĝi situas en gubernio Fukuŝima kaj estas inter la plej potencaj nukleaj centraloj de la lando. Ĝi estis konstruita fine de la 1960-aj jaroj fare de General Electric kaj aktivigita en 1971. Mastrumas ĝin la kompanio "Elektra Povo de Tokio" (東京電力株式会社, Tōkjō denrjoku kabuŝiki-gajŝa, laŭ anglalingva mallongigo TEPCO = Tokyo Electric Power Company).

La situo de la centralo estas ĉe 37°25′17″N 141°01′57″E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 37.42139 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">37.42139°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 37.42139; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Nuklea centralo Fukuŝima 1), ĉe la orienta (pacifika) marbordo de Japanio.

Centralo Fukuŝima 1

Akcidentoj post la tertremo en marto 2011 [redakti]

Pro la tertremo de Sendajo en 2011 la centralo estis haltigita kaj la provizo per elektro, necesa por malvarmigi la reaktorajn kernojn, ĉesis. La ekstera provizo per elektro estis detruita. Dum kelkaj horoj oni sukcesis malvarmigi la kernon per bateria elektro. Post ties elĉerpiĝo kredeble okazis almenaŭ parta fandiĝo de la reaktoraj kernoj. Oni evakuis la loĝantaron unue en distanco ĝis 10, poste 20 km ĉirkaŭ la centralo kaj por malvarmigi pumpis maran akvon en ĝin. Al la akvo oni aldonis boratan acidon, ĉar boro estas efika kaptanto de neŭtronoj.

Ekde de la 16-a de marto oni provis alŝuti malvarmigan akvon de helikopteroj kaj pere de grand-distancaj akvoĵetiloj. Montriĝis, ke la radiado estis tiom forta, ke helikopteroj ne povis vere alproksimiĝi.

La japanaj aŭtoritatoj komence klasis la akcidenton je nivelo 4 (serioza incidento) de la internacia skalo por nukleaj eventoj. Poste oni altigis la nivelon al 5 (akcidento kun nelokaj sekvoj) kaj 7 (plej alta nivelo, katastrofa akcidento).

premo-redukta sistemo de sekuriga ujo kun premĉambro (DW) kaj toro-forma kondensujo (WW); SF = "fridujo" por malnovaj stangoj ekstere de sekuriga ujo

Priskribo (provizora) de bolakva reaktoro BAR Mark I [redakti]

Reaktoro (ĝenerale) – Priskribo en angla, rusa, pola kaj germana lingvoj

La priskribo informas nur ekzemple kaj tre ĝenerale pri BAR (bolakva reaktoro) Mark I (angle: BWR Boiling Water Reactor Mark I):

  • 1 - reaktorkerno kun fuelaj tuboj Fuelo
  • 2 - betona kovrilo
  • 3 - ekipaĵoj por funkciigo de reaktoro (angle: Equipment pool);
  • 4 - prema kamerokovrilo
  • 5 - malaltiĝa ujo por malnovaj fuelaj tuboj; ("bastonoj"); "fridujo"
  • 6 - (refuelada kaverno)
  • 7 - prem-kamera flanĝo (surŝraŭbita flanĝo)
  • 8 - reaktora prema kaldrono (ujo)
  • 9 - biologia ŝildo
  • 10- interna betona ŝilda muro (protekta muro)
  • 11- (..)

Eksteraj ligiloj [redakti]