Nuno Baena
El Vikipedio
Nuno Baena (ankaŭ Nuno ALVARES RODRIGUES), pseŭdonimo: La Forgesito, naskiĝis en 1865 kaj mortis en la 11-a de novembro 1922. Li estis brazila esperantisto kaj mararmea kuracisto.
Unu el fondantoj kaj estraranoj de Brazila Klubo Esperanto en 1906, fondanto kaj unua prezidanto de la Esperanto-grupoj "Norda Matena Stelo" (1909), Studejo (1918) en Florianopolo kaj "Energio" (1921), en Belém (Parao).
Prezidanto de la 6-a Brazila Kongreso de Esperanto. Poeto kaj rakontisto, verkis Ama Stelaro, (originalaĵoj kaj tradukaĵoj).
Verkoj[redakti]
- Ama Stelaro. Tradukaĵoj kaj originalaĵoj de La Forgesito, 1922, 119 p.
- La problemo de la lingvo internacia; Nuno Baena; Brazila Ligo Esperantista, Rio de Janeiro, Brazilo; 1925
Tradukoj[redakti]
- Coelho-Netto: La Korvo kaj la Vulpo