OGame

El Vikipedio, la libera enciklopedio
OGame

Disvolvo Gameforge
Platformo TTT-legilo
Ĝenro multludista enreta ludo
Ludomaniero multludista videoludo
Regilo komputila muso
vdr

OGame estas strategia multludista enreta ludo disvolvita de la germana entrepreno Gameforge. La ludo estis kreita sur PHP- programlingvo, postulante nur simplan retumilon por povi ludi ĝin: donante grandan avantaĝon en la aspekto de videoludoj, kiuj multe bezonas RAM kaj specifaj memoroj. Ĉiu ludscenaro, nomata Universo, permesas ĝis 16.500 ludantoj samtempe. La unua universo aperis en Germanio en 2002, en 2007 ĝi estis la plej populara interreta ludo kun pli ol 2 milionoj da ludantoj. Estas versioj en diversaj lingvoj kiel la hispana, portugala, franca, angla, rusa, inter aliaj. Novaj serviloj (universoj) estas periode aldonitaj al la ludo.[1]

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

Ogame estas ludo en reala tempo, kie ĉiuj ludantoj interagas dum la 24 horoj de la tago, ne gravas ĉu ili estas konektitaj aŭ ne. Ĉi tio, kune kun la fakto ke estas ludantoj de diversaj partoj de la mondo kaj horzonoj (en la Ogame hispana, ekzemple estas ludantoj de Hispanio kaj de Hispan-ameriko).

Ĉiu ludanto komencas per planedo kaj fariĝas galaksia imperiestro. La celo de la ludo estas akiri la plej altan poentaron el la universo. Krome, ĉiu versio de Ogame aranĝas de oficiala forumo en kiu la uzantojn povas interagi kaj eldoni siajn plej bonajn batalojn. Aperi en koncerna klasifo de la plej bonaj bataloj oni povas konsideri alian celon de la ludo. Ĉiu universo dividiĝas en naŭ galaksiojn, ĉiu kun 499 planedaj sistemoj. Siavice, ĉiu planeda sistemo estas formita de 15 planedoj. Ĉiuj universoj havas egalan mekanikon, krom la "Universoj de Datreveno".

En la ludo ekzistas kvar tipoj de rimedoj: metalo, kristalo, deuterio kaj energio. La ludantoj akiras poentojn pro la kvanto da rimedoj investitaj en konstruaĵoj, esploroj kaj unuoj (batalŝipoj kaj defendoj) al la momento de ĉiu ĝisdatigo. La ludantoj ne povas perdi la konstruaĵojn kaj esplorojn, dum malsame la ŝipoj kaj defendoj povas esti detruitaj pro atakoj de aliaj ludantoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ogame (angle). Arkivita el la originalo je 2006-07-14. Alirita 2016-01-18.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]